Al la enhavo

Mi interesiĝi podkasti, kiu volus kunlabori?

de gregorynacu, 2015-marto-27

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

gregorynacu (Montri la profilon) 2015-marto-27 16:14:53

Saluton,

Mi eklernis Esperanton en 2008, Mi povas paroli la lingvon sufiĉe altnivele. Mi havas du junajn infanojn kiujn mi edukas Esperant-lingve.

Ankoraŭ mi profesie estas komputila programisto kiu kunfondis propran firmaon, www.quetzalpos.com. Ni tradukis la aplikaĵon en Esperanton, pri kio mi estas tre fiera.

En mia persona vivo mi amas teknologion, filozofion, kompara-religion, sciencon, lingvojn, historion kaj multe pli. Mi ankaŭ ĝuas aŭskulti podkastojn. Mi vere ŝatis tiun Radio Verda, kaj ankaŭ mi aŭskultis ofte retradion BRE, budhanan radian elsendon. Bedaŭrinde, ambaŭ kaj aliaj ne plu surbendigas novajn epizodojn. Tio estas granda domaĝo por ni ĉiuj.

Mi vere multe ŝatus surbendigi podkaston Esperantan. Mi pensas ke eble po unu horo de babilado perskajpe ĉiu du semajnoj je antaŭdecidita temo povus esti redaktita mallongige al inter 30 kaj 45 minutoj da uzebla materialo. Mi nun serĉas iun, unu aŭ pli da homoj, kiuj interesiĝas babili per skajpo en dialoga formato por elsendi kiel podkasto! (Pensu pri The Talk Show de John Gruber, aŭ Exponent de Ben Thompson, aŭ tiaj aliaj. Konversacia formato je interesaj aktualaj temoj.)

Se iu ajn havas ideon, ŝatus helpi al mi je la projekto, aŭ simple volas komenti, bv respondi al ĉi tiu fadeno aŭ rekte retmesaĝi min ĉe gregorionacu@me.com

Multan dankon!
Gregorio.

kaŝperanto (Montri la profilon) 2015-marto-27 18:27:32

Hmm, se vi pretas kulposentigi min por ke mi partoprenus, mi eble partoprenos. okulumo.gif

Mi ankaŭ estas programisto kaj ĝuas pri teknologio kaj filozofio. Mi ne tiom ekzercis miajn paroladojn kapablojn, sed mi estas memfida ke mi povas parole sufiĉe altnivele kaj kompreneble. Mi ŝatus pensi ke mi estas tro okupita, sed se vi povas partopreni havante du infanojn kaj propran firmaon, tiam mi devas kapabli trovi tempon, ĉu ne?

gregorynacu (Montri la profilon) 2015-marto-28 19:43:39

Jen la spirito! ridulo.gif

Jes, fakte, mi estas tre okupata ankaŭ. Tamen, ĉiam estas pli da tempo en ies vivo por fari ion interesan, se la inklino estas tie.

Dum longa tempo mi taksis mian lingvonivelon nesufiĉe alta, kaj tiam, iutage, mi konstatis ke fakte mi povas paroli pli bone ol mi suspektis. Do, ne zorgu pri tio. Krome, ni povas forredakti la partojn kie ni balbutas kaj serĉas ĝustan vorton.

Laŭ mi oni parolas pri Esperanto multe pli ol oni uzas Esperanton por priparoli aliajn aferojn. Do, se estas akcepteble al vi, mi volas diskuti preskaŭ ion ajn krom Esperanton mem. Ĉu bone?

Mia skajpnomo estas "gregnacu". Kio estas la via? Eble unue, ni povus konverscii kaj malkovri tion kion ni havas komune. Poste ni povus malkovri tion kion ni ŝatus diskuti por podkasti.

Kaj jes, mi estas tre preta kulposentigi vin. Sentigu kulpigita! ridulo.gif

Gregorio. P.S. Kiel vi nomiĝas? Aŭ ĉu mi nomu vin Kaŝperanto.

kaŝperanto (Montri la profilon) 2015-marto-30 15:25:55

Jes ja, la interesaj aferoj indas nian tempon. Mi ankaŭ emas esti tro zorgema, kaj kelkfoje ne provas fari ion eĉ kiam mi pretas ĝin fari.

Jes, post multe da tempo ĉe Lernu, mi pretas paroli pri ne-Esperantaj temoj. Ĉu vi scias pri kern.punkto.info? Mi aŭskultas iujn de iliaj podkastoj, kaj krom la temo pri Duolingo ili ne rekte parolas pri Esperantaj aferoj (kaj eĉ tie la temo estis pli pri Duolingo mem kaj ne pri ĝia venonta kurso de Esperanto). La uzanto johmue estas unu de farantoj de la podkasto.

Mi ĵus faris skajpan konton (mi normale uzas Google+), kaj mia salutnomo estas "kasxperanto" (per la x-metodo).

Bonvolu skribi permesaĝe pri kiam ni povas rete renkonti. Mi nomiĝas Tom.

gregorynacu (Montri la profilon) 2015-marto-31 22:05:53

kaŝperanto:Jes, post multe da tempo ĉe Lernu, mi pretas paroli pri ne-Esperantaj temoj. Ĉu vi scias pri kern.punkto.info? Mi aŭskultas iujn de iliaj podkastoj, kaj krom la temo pri Duolingo ili ne rekte parolas pri Esperantaj aferoj (kaj eĉ tie la temo estis pli pri Duolingo mem kaj ne pri ĝia venonta kurso de Esperanto). La uzanto johmue estas unu de farantoj de la podkasto.

Mi ĵus faris skajpan konton (mi normale uzas Google+), kaj mia salutnomo estas "kasxperanto" (per la x-metodo).

Bonvolu skribi permesaĝe pri kiam ni povas rete renkonti. Mi nomiĝas Tom.
Hej, Saluton Tom!

Mi ne sciis pri http://kern.punkto.info, sed mi ĵus kontrolis kaj mi ja rekonas la vizaĝon de Johano. Devas esti ke mi renkontis lin je ia Eo-renkontiĝo. Li estas germano, se mia memoro bone funkcias.

Ankaŭ mi tre ĝojas lerni ke baldaŭ estos kurso de Esperanto por duolingo. Mi tre ŝatas tiun, kaj uzas ĝin por studi la francan. Ĝi estas bonfarita aplikaĵo. Mi reskribas al vi ĉi tie por la avantaĝo de la aliaj lernu-uzantoj. Sed mi plej baldaŭ sendos al vi amikinviton per skajpo.

Gregorio.

gregorynacu (Montri la profilon) 2015-aprilo-13 15:07:13

gregorynacu:Mi ne sciis pri http://kern.punkto.info, sed mi ĵus kontrolis kaj mi ja rekonas la vizaĝon de Johano. Devas esti ke mi renkontis lin je ia Eo-renkontiĝo. Li estas germano, se mia memoro bone funkcias.
Kaŝperanto, estas mi, mi estas ĉi tie por kulposentigi vin. Mi invitis vin en skajpo sed vi ne respondis!

Nu, mi multe dankas al vi pro la informo pri kern.punko.info. Mi aŭskultis kelkajn epizodojn. Ĝi vere estas tre bona podkasto! Tre tre simila al tio kion mi ŝatus produkti. Tamen, malgraŭ la ekzisto de kern.punkto mi ankoraŭ pensas ke Esperantujo povus profiti de pli kaj pli de podkasta enhavo. Kaj mia/nia podkasto povus esti pri io ajn kion ni elektos. Mi ŝatus pri filozofio, aŭ pri teknologio, aŭ scienco. Aŭ ĉiuj tri.

Se vi bezonas instigojn por daŭrigi la procezon, jen estas la instigo! ridulo.gif

kaŝperanto (Montri la profilon) 2015-aprilo-14 19:28:05

gregorynacu:

Pardonu, mi malĝuste supozis ke Skajpo sendus retmesaĝon al mi kiam vi invitus min. Mi respondos nun (mi promesas).

Mi estos malokupita dum ĉi tiu semajnfino, kaj mi eble povus skajpi nokte dum la semajno.

ĝis

redakto:
Mi respondos kiam mi estas hejme. Ŝajne mi ne povas respondi krom se mi elŝutus la programon.

johmue (Montri la profilon) 2015-aprilo-16 11:57:45

gregorynacu:
gregorynacu:Mi ne sciis pri http://kern.punkto.info, sed mi ĵus kontrolis kaj mi ja rekonas la vizaĝon de Johano. Devas esti ke mi renkontis lin je ia Eo-renkontiĝo. Li estas germano, se mia memoro bone funkcias.
Kaŝperanto, estas mi, mi estas ĉi tie por kulposentigi vin. Mi invitis vin en skajpo sed vi ne respondis!

Nu, mi multe dankas al vi pro la informo pri kern.punko.info. Mi aŭskultis kelkajn epizodojn. Ĝi vere estas tre bona podkasto! Tre tre simila al tio kion mi ŝatus produkti. Tamen, malgraŭ la ekzisto de kern.punkto mi ankoraŭ pensas ke Esperantujo povus profiti de pli kaj pli de podkasta enhavo. Kaj mia/nia podkasto povus esti pri io ajn kion ni elektos. Mi ŝatus pri filozofio, aŭ pri teknologio, aŭ scienco. Aŭ ĉiuj tri.
Se vi interesiĝas ni povas foje interŝanĝi spertojn pri la produktado de podkastoj.

Jen programaĵo, kiun ni uzas:

http://ardour.org
http://auphonic.com (tre tre inda)
http://podlove.org (aŭ ĉi tie kiel wordpress kromaĵo) (ankaŭ tre tre inda)

Reen al la supro