Al la enhavo

Ĉesi ami

de 123xyz, 2015-marto-29

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

123xyz (Montri la profilon) 2015-marto-29 09:48:55

Saluton,

Ĉu iu povas oferi al mi unuvortajn alternativojn por "ĉesi ami", tio estas "to fall out of love"? Se oni havas "enamiĝi" por "komenci ami", kio estus la ekvivalento por "ĉesi ami"? Eble "malenamiĝi", aŭ "disamiĝi" (laŭ la italia "disamorarsi", kun la sama senco)?

Anticipe dankon

Matthieu (Montri la profilon) 2015-marto-29 10:23:53

Mi dirus "elamiĝi". Ankaŭ "malenamiĝi" funkcias.

sudanglo (Montri la profilon) 2015-marto-29 11:05:12

Ne nur 'elamiĝi' estas tute logika, se oni povas enamiĝi, sed ankaŭ Kukolo rivelas ke la vorto estas uzata.

PS oferi = sacrifice (en la angla). Uzu proponi.

123xyz (Montri la profilon) 2015-marto-29 19:24:56

Dankon - "elamiĝi" estas ekzakte tiu, kiun mi serĉis.
Ankaŭ dankon por la korekto - ne scias ke "oferi" signifas nur "sacrifice"; mi pensis ke oni uzas "foroferi" por ĉi tio senco.

Reen al la supro