Al la enhavo

vortoj por la komunumo LGBT?

de eviegee, 2015-aprilo-04

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

eviegee (Montri la profilon) 2015-aprilo-04 15:46:19

Saluton!

Ĉu vortoj por la komunumo LGBT existas? Mi konas "samseksema", "ambaŭseksema", kaj "transgenrula" (ankaŭ "geja" kaj "lesba", ili estas evidentaj) sed kio vortoj signifas "pansexual", "asexual", "agender" kaj "genderqueer"? Ĉu ili existas? Mi uzis "ĉiaseksema", "neseksema", "negenrula" kaj "aliagenrula" sed mi ne scias se ĉi tiuj vortoj jam existas.

(edito: ankaŭ, ĉu existas vorto ke signifas "LGBT" en esperanto? lango.gif)

Mi ne deziras komenci batalo pri la aferoj LGBT(-aj?). Dankon!

(korektu mian erarojn bonvolu! mi ankoraŭ ne estas flua sed mi provas!)

eviegee (Montri la profilon) 2015-aprilo-04 17:50:30

Multaj homoj legis ĉi tiu fadeno sed neniu havas solvo! lango.gif povas esti ke neniu scias? Se ĉi tio estas vera, mi supozas ke mi daŭrigos uzi la vortojn supre menciita. Mi scias ke la vortoj pri LGBT ne estas tre konatajn, eĉ en la lingvo angla! Eble mia vortoj ekuziĝos? okulumo.gif

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-aprilo-04 19:50:44

Kelkaj el la konceptoj reprezentataj ĉi tie akiris proprajn terminojn antaŭ sufiĉe nelonga tempo (ekzemple, specifaj vortoj kiel "bisexual", "pansexual", "queer", ktp, ekuziĝis vaste en l'angla nur ekde ĉirkaŭ la 1980-aj jaroj). Do ne surpriziĝu se vi trovas, ke koresponda terminaro ne estas ankoraŭ "konkretigita" en Esperanto.

La formoj samseksemo, aliseksemo, ambaŭseksemo estas jam vaste akceptataj, kaj mi pensas ke oni tute rajtas etendi tiun skemon sen troa risko de miskompreno, eĉ se l'aliaj mem havas malgrandan precedenton. Do mi proponas:

neniuseksemo, neniuseksemulo = asexuality, asexual (Precedento ĉe Vikipedio.)

ĉiuseksemo, ĉiuseksemulo = pansexuality, pansexual

Uzo de genr- ĉi tie estas iom neologisma. Por esprimi "gender", oni kutime diras socia sekso. Tamen la neologisma uzo havas precedenton, do vi povus krei:

sengenreco (sengenruleco), sengenrulo = agender (se temas pri homo kiu preferas ne identiĝi je aparta genro)

aligenreco (aligenruleco), aligenrula = genderqueer (sed mi malpli certas pri ĉi tio)

Vikipedio ankaŭ proponas la mallongigon GLAT (gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj) por LGBT.

Esperindas ke la terminaro iĝos norma baldaŭ, sed ankoraŭ oni ne ĉiam scias, kiuj formoj estu preferindaj. Sed la lingvo evoluas. Mi certas ke ju pli Esperantujo kaj la tutmondo vekiĝas al GLAT, des pli stabila iĝos la ĉi-tema leksiko.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-aprilo-04 19:54:53

LGBT estas GLAT en Esperanto (geja, lesba, ambaŭseksama, transseksa). Ne uzu genro en la socia/biologia senco de la angla gender, en E-o ĝi signifas nur la gramatikon (maskuleno ktp.).

Mi ne vere kompetentas pri la aliaj terminoj, sed vi trovos multon en la blogo Egalecen. Bedaŭrinde ili pro misaj kialoj skribas en iom malĝusta Esperanto (kun la pronomo ri kaj vortoj kiel viriĉo, sed oni povas ĝin tamen kompreni).

vejktoro (Montri la profilon) 2015-aprilo-04 20:00:25

Rigardu ĉi tie

eviegee (Montri la profilon) 2015-aprilo-04 20:01:05

Ha, dankon! Mi estis preskaŭ korekta ridego.gif Kaj dankon por la retpaĝaroj, ili ŝajnas tre interesaj!

robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-aprilo-04 20:32:32

ĉiesamulo, hehe - pardonu, mi iomete fimalicas okulumo.gif

Reen al la supro