Al la enhavo

La hungara

de leporinjo, 2015-aprilo-19

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

leporinjo (Montri la profilon) 2015-aprilo-19 10:44:14

Mi lernas la hungaran lingvon, ĉar mia avino parolis ĝin sed dum ŝi vivis, mi neniam interesiĝis pri ĝi. Ĝi estas tre mojosa lingvo kaj tre logika. Multaj ecoj de Esperanto ekzistas en la hungara. Ekzemple, vortoj iĝas aliaj vortoj per aldono de sufiksoj sed depende de kiel la vorto "komencas vivon" (ĉu kiel substantivo, ĉu kiel verbo, ktp).

Mi nun uzas Lernu en la hungara, tamen ankoraŭ komprenas malmulte.

Kiu alia lernas la hungaran?

MarCin83 (Montri la profilon) 2015-aprilo-20 10:15:08

Saluton!

Ankaŭ mi nun lernas la hungaran lingvon. Ekde la unua fojo kiam mi feriis tie (kiel 14-jaraĝulo) mi volis lerni tiun lingvon, sed mi ĉiam pensis ke ĝi estas tro malfacila. Ĉimonate mi denove estis en Hungario, kaj antaŭ ol vojaĝi tien mi komencis lerni ĝin (por almenaŭ iomete paroli kaj kompreni ĝin). Mi ankaŭ rimarkis ke ĝi havas kelkajn ecojn de Esperanto, kaj ke ĝia gramatiko estas tre logika.
Kiel vi lernas? Ĉu perhelpe de lernolibro aŭ reta kurso? Mi havas dikan pollingvan lernolibron. Ne estis facile trovi bonan lernolibron por la hungara, sed tiu kiun mi nun havas estas tre bona (20 lecionoj ĝis nivelo B1). Krome mi foje aŭskultas hungarlingvajn radioelsendojn (same mi lernis ankaŭ Esperanton). Lernante la hungaran oni unue devas alkutimiĝi al la strukturo de la lingvo, kaj poste ĉio jam estas multe pli facila ridulo.gif

Üdvözlet Németerországból,

Marcin

Koracio (Montri la profilon) 2015-aprilo-22 13:59:23

Mi ĝojas, ke vi lernas mian patrinlingvon.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-aprilo-22 14:07:47

Oni diras, ke la hungaroj estas la popolo, kiu plej bone parolas Esperanton.

Luib (Montri la profilon) 2016-junio-20 10:20:01

Ankaŭ mi lernas la hungaran. Én is tanulok magyarul.
La gramatiko facilas, sed la vortoj malfacilas. A nyelvtan könny´ü, de a szavak nehézek.
Sed kiel skribeblas la longaj ö kaj ü (kun svisa aŭ germana klavaro)? De hogy lehet írni a hosszú ö-t és ü-t (svajci vagy német billenty´üzettel)?

szilvasi (Montri la profilon) 2016-julio-20 23:53:32

Mi volas turni vian atenton je ekzistanta Esperant-lingva lernolibro pri la hungara lingvo, havebla en la Retbutiko: http://www.esperanto.be/fel/but/lib/hlin.php

Mi jam parolas la hungaran, do mi ne povas prijuĝi, ĉu ĝi estas bona aŭ ne... ridulo.gif

Urho (Montri la profilon) 2016-julio-25 09:41:55

Jen uTalk, en kiu ekzistas ankaŭ la hungara kaj Esperanto (kaj 128 aliaj lingvoj), vidu ĉeVi trovas la aplikaĵon ĉe App Store kaj Google Play. — Bedaŭrinde, ĝi ne estas senpaga. malgajo.gif

Reen al la supro