Al la enhavo

EN: nuisance -> EO ?? | EN: crass , blatant -> EO ??

de Clarence666, 2015-majo-07

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Clarence666 (Montri la profilon) 2015-majo-07 17:21:25

Cxu disponeblas bonaj tradukoj ?

nuisance -- malbona trajto de io, kiu kauxzas grandan gxenajxon, ...

crass -- intensa en negativa senco, sxokanta, ...

Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-majo-07 18:17:24

ted(eg)eco
kruda

Clarence666 (Montri la profilon) 2015-majo-07 18:28:28

Dankon ...

> ted(eg)eco

=?= nuisance

Laux diversaj vortaroj "tedegeco" estus sinonimo de "enuigado" ... sed mi celas la EN vorton "nuisance", ne la FR vorton, do

trajto aux detalo kiu kauxzas malkonenton aux problemojn

> kruda

crass , blatant

Fakte la vorton "kruda" mi jam trovis kaj analizis ... kaj fine malakceptis cxar gxia cxefa signifo estas "sovagxa".

Cxu pliaj proponoj disponeblas?

Ondo (Montri la profilon) 2015-majo-08 08:09:52

Clarence666:Fakte la vorton "kruda" mi jam trovis kaj analizis ... kaj fine malakceptis cxar gxia cxefa signifo estas "sovagxa".
Cxu pliaj proponoj disponeblas?
Do, vi simple ne komprenis la tutan amplekson de kruda.

* Nuisance estas ĝenaĵo, sed oni povas ankaŭ traduki ĝin ĝenulo.

* Crass estas krudamaldelikata, eble ankaŭ senhonta kaj nerafinita povus foje taŭgi kiel tradukoj, same ŝokanta, kiun vi mem donis.

Se vi volas emfazi iun specialan nuancon de crassnuisance, vi povas mem elekti alian vorton el la riĉa vortostoko de Esperanto. Ambaŭ vortoj estas emociaj, kaj ilia signifo iom dependas de la uzo-situacio. Iam estas plej bone elpensi sian propran esprimon por la momenta emocio.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-majo-08 08:33:54

tedi estas ĝeni per sia ĉeesto (ĉeokaze, kio okazis kun amigueo?), tedo estas la sento, kiun sentas la tedato, sed tedeco devus esti la kvalito de la ĝenanto, do kiel angla nuisance, ĉu ne?

Ĝenerale, vi ne povas atendi, ke vorto X de lingvo A plene speguliĝas en vorto Y de lingvo B. Ili povas havi komunajn uzmanierojn, sed cent-el-centa kongruo signifa estas malofta.

akueck (Montri la profilon) 2015-majo-10 07:27:53

Clarence666:crass -- intensa en negativa senco, sxokanta, ...
En la junulara lingvajho de la germana la esprimo "krass!" estas uzata kun la signifo: "ekstreme!". Mi ne scias, chu responda uzo ekzistas ankau por la "crass" de la angla.

sudanglo (Montri la profilon) 2015-majo-11 12:30:54

Nuisance - tio, kio ĝenas, ĉagrenas, iritas, malhelpas

Crass - kruda, senkomprena, stultega

Reen al la supro