Į turinį

Problemoj pri trolarĝaj bildoj

Tempodivalse, 2015 m. gegužė 14 d.

Žinutės: 3

Kalba: Esperanto

Tempodivalse (Rodyti profilį) 2015 m. gegužė 14 d. 21:06:58

Kiam oni alŝutas fadenen grandajn bildojn, nemalofte ties larĝeco preteriras la limojn de la dekstra flankteksto, kiel ekzemple en ĉi tiu fadeno (interalie). Tio kaŭzas malfacilecojn, ĉar la butonoj kaj teksto ne-alklakeble streĉiĝas sub la flankaĵojn.

Mi ĝentile proponas ke la forumaj administrantoj limigu la larĝecon de alŝuteblaj bildoj ĝis ĉ. 800 rastrumeroj (pikseloj), aŭ alie igu la forumprogramon plimalgrandigi ilin post alŝuto.

Christa627 (Rodyti profilį) 2015 m. gegužė 14 d. 21:27:00

Ankaŭ tro longa teksto sen spacoj kaŭzas tion. Tio okazis unufoje en la listo de fadenoj en la forumparto "Pri aliaj lingvoj", kiam amigueo faris fadenon pri skribi Esperanton per la hindia alfabeto, kaj la fadentemo estis tiu alfabeto kaj la esperanta, sen spacoj.

Tiu troviĝas en la dua paĝo de fadenoj, preskaŭ ĉe la fino de la listo.

Alkanadi (Rodyti profilį) 2015 m. gegužė 21 d. 09:36:06

Tempodivalse:Mi ĝentile proponas ke la forumaj administrantoj limigu la larĝecon de alŝuteblaj bildoj ĝis ĉ. 800 rastrumeroj (pikseloj), aŭ alie igu la forumprogramon plimalgrandigi ilin post alŝuto.
+1

Mi malamas, kiam homoj alŝutas grandajn bildojn.

Atgal į pradžią