Al la enhavo

plaĝo aŭ strando?

de dema90, 2015-majo-17

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

dema90 (Montri la profilon) 2015-majo-17 15:21:30

Saluton al ĉiuj,

mi ĵus ekkonis ke kaj la vorto plaĝo kaj la vorto strando estas uzata en EO.

Ili ambaŭ estas en vikipedio, sed mi ankoraŭ ne scias ĉu iliaj signifoj estas samaj aŭ malsamaj.
https://eo.wikipedia.org/wiki/Pla%C4%9Do
https://eo.wikipedia.org/wiki/Strando

Ĉu iu de vi scias tion?

Mi supozas ke la signifo estas la sama, ĉar eble iam la germanoj esperantigis ilian 'Strand' kaj la francoj ilian 'plage'. Tiaokaze mi persone volus nur uzi unu el la du, sed kiu? Kiu estas la pli konata?

En guglo 'strando' ŝajnas esti pli konata, sed mi ne fidas tion, ĉar eble la simileco al la germana vorto malĝustigis la rezultojn.

dankon kaj bonan dimanĉon.

akueck (Montri la profilon) 2015-majo-17 16:47:27

dema90:
mi ĵus ekkonis ke kaj la vorto plaĝo kaj la vorto strando estas uzata en EO.

Ili ambaŭ estas en vikipedio, sed mi ankoraŭ ne scias ĉu iliaj signifoj estas samaj aŭ malsamaj.
https://eo.wikipedia.org/wiki/Pla%C4%9Do
https://eo.wikipedia.org/wiki/Strando

Ĉu iu de vi scias tion?
Unue: Neniu el tiuj du vortoj estas oficiala au Fundamenta. Do ne ekzistas oficiala traduko au difino.

Lau PIV:

"Plagh/o: Strando, aranghita por la akceptado de feriantoj
[...]
Strand/o: Bordo de maro, lago au rivero sufiche ebena k sabloricha por la sun- au akvo-banoj"

Lau mia - same ne oficiala - testo pri internacieco estas tiel, ke "plagho" estas "pli internacia", ol "strando", char ekzemple la albana kaj turka uzas vortojn similformajn al "plagho".

Pro tiu chi internacieco kaj la fakto, ke la PIV-aj difinoj ja ne estas oficialaj, mi pleje uzas "plagho" kaj ignoras eventualajn marghenajn signifdiferencojn, lau kiuj konforme al PIV "strando" estas preferinda por certaj cirkonstancoj.

Mi konscias, ke tia ignorado eble estas ne kohera kun la strebo al unueca lingvo-uzo. Sed al mi estas pli grava la internacieco okaze de konkurantaj esprimoj, el kiuj neniu estas oficiala au Fundamenta.

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-majo-17 22:44:26

Mi apenaŭ aŭdas "strando" - ĉiam mi pensis, ke la plej ofta formo estas "plaĝo" .. Komparu: ruse kaj ukraine пляж, itale spiaggia, france plage. Sufiĉe internacie, laŭ mia opinio.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-majo-19 08:13:55

Mi uzas ambaŭ esprimojn, laŭ la diferenco klarigita en PIV. Ĝenerale mi sekvas PIV, ĉar ĝi estas la ununura eblo atingi ioman koherecon en la uzo de la lingvo, krom se estas io vere fuŝa en la difino (ekz. orfo estas difinita kiel "knabo", kvankam la vorto estas seksneŭtrala).
Por germanoj: strando ≈ Strand, plaĝo ≈ Badestrand.

akueck (Montri la profilon) 2015-majo-19 18:40:52

Kirilo81:Mi uzas ambaŭ esprimojn, laŭ la diferenco klarigita en PIV. Ĝenerale mi sekvas PIV, ĉar ĝi estas la ununura eblo atingi ioman koherecon en la uzo de la lingvo, krom se estas io vere fuŝa en la difino (ekz. orfo estas difinita kiel "knabo", kvankam la vorto estas seksneŭtrala).
Por ekhavi sufiche grandan stokon da radikoj unuece difinitaj bone, ni do bezonas institucion, kiu
1) eltiras el PIV (2005) tiujn radikojn, kiuj kaj ne estas Fundamentaj kaj ghis 2014 ne estas oficialigitaj, kaj
2) el ili elfiltras tiujn kun fushaj difinoj kaj
3) tiujn chi ghustigas per bonaj difinoj kaj
4) deklaras jenon: Kun konsidero je niaj eventualaj ghustigitaj difinoj estas oficialigitaj tiuj radikoj de PIV (2005), kiuj kaj ne estas Fundamentaj kaj ghis 2014 ne estas oficialigitaj.

Estas menciende, ke la Akademio (au antaua Lingva Komitato) provizis multajn el la radikoj oficialigitaj antau 2007 per fusha au nenia difino. Ankau tiajn malperfektajhojn devos ghustigi la dirita institucio iam ...

sudanglo (Montri la profilon) 2015-majo-20 12:18:42

Kirilo:Mi uzas ambaŭ esprimojn, laŭ la diferenco klarigita en PIV
Same mi, Kirilo.

Reen al la supro