Al la enhavo

ĉu "bonan apetiton" estas nur por legummanĝantoj?

de robbkvasnak, 2015-majo-19

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-majo-19 00:04:01

Mi rigardis la paĝaron "Bonan Apetiton" sed ŝajnas ke tie ne estas bonvenaj receptoj kun viando. Ĉu mi pravas? Mi estas diplomito de kuirarta lernejo kaj tie ĉiuj devis lerni pri la preparado de viando. La homoj kiuj ne manĝas pro religio certajn manĝaĵojn tamen devis lerni prepari ilin (salikokoj, porkaĵo, bovaĵo, omaraĵo, ktp). Mi ne ŝatas certajn favojn sed mi devis lerni prepari ilin por manĝado. Kia estas la filozofio de BA? Ĉu iu ĉi-tie scias?
Mi mistajpis: legommanĝantoj

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-majo-19 00:27:12

retejo:Bonan Apetiton estas retejo por vegetaraj kaj veganaj receptoj en Esperanto.
^ Jen, de la reteja ĉefpaĝo ... ŝajnas klari al mi.

akueck (Montri la profilon) 2015-majo-19 04:40:15

robbkvasnak:Mi ne ŝatas certajn favojn
Lasu ilin chi tie okulumo.gif

Reen al la supro