Al la enhavo

"A priori" elementoj en Esperanto

de Tempodivalse, 2015-majo-19

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-majo-19 15:31:41

Preskaŭ ĉiuj vortoj en Esperanto devenas tiel aŭ alie el aliaj lingvoj - ĝi estas a posteriori planlingvo. Ekzemple, ankoraŭ estas prenita el ancora itale kaj encore france; ĉu estas la ekvivalento de la pola czy, kaj tiel plu.

Tamen, min interesas vortoj kiuj ne estis evidente prenitaj el fontlingvoj. Ĉi-teme oni ofte mencias la korelativan tabelon, tamen eĉ tie estas kelkaj similaĵoj kun eŭropaj lingvoj: ekzemple, la ki- korelativoj similas en la unua konsonanto la rusajn kto, kak, kogda, kuda; ti- similas la anglajn that, then, there.

Ĉu vi povas trovi Esperantajn vortojn kun neevidentaj (a priori) etimologioj?

Kyu (Montri la profilon) 2015-majo-19 16:15:24

Ĉu vi dirus, la vorto "mojosa" validas? Ĝi ja estas idiomtisma, sed devenas el tri esperantaj vortoj, "moderna" "juna" kaj "stilo". Tiuj vortoj mem ne havas (a piori) etimologion. Tamen la novaj vortoj "mojosa" "mojoseco" kaj "mojosulo" ja havas ĝin, ĉu ne?

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-majo-19 18:49:54

Kyu:Ĉu vi dirus, la vorto "mojosa" validas? Ĝi ja estas idiomtisma, sed devenas el tri esperantaj vortoj, "moderna" "juna" kaj "stilo". Tiuj vortoj mem ne havas (a piori) etimologion. Tamen la novaj vortoj "mojosa" "mojoseco" kaj "mojosulo" ja havas ĝin, ĉu ne?
Mojosa estas neologismo, tamen mi pensas ke la etikedoj "a priori" kaj "a posteriori" nur aplikeblas al vere "planitaj" vortoj, t.e. la dekomenca vortaro de Zamenhof.

Miapozicie vortoj, kiuj nature estiĝis en la lingvo poste, estas evoluaĵoj, kaj oni ne povas nomi ilin "a priori/posteriori" pro la sama kialo, kial oni ne nomas nacilingvajn novvortojn tiaj.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-majo-19 19:43:28

Miascie ne ekzistas veraj aprioraj elementoj - almenaŭ ne radikoj - en Esperanto. Eĉ mutilitaj radikoj (el la volapukeca Praesperanto) kiel tuj (eble el la franca tout a suite) iel havas modelon en la etnaj lingvoj.

mbalicki (Montri la profilon) 2015-majo-19 22:20:16

Mi scias, ke via demando estas pri la radikoj. Sed permesu al mi respondi unue al iome alia demando: Ĉu ne estas apriora la vortfinaĵo „-aŭ”?

Oni ne povas trovi ĝian devenon en aliaj lingvoj, krom kelkaj vortoj (la Vikipedio diras nur pri la litova „tačiau”, esp. „tamen”). Do la plej verŝajna teorio estas, ke Zamenhof uzis tiun ĉi finaĵon, ĉar estis ĝi (krom simila „-eŭ”) la sola neuzita, vokala finaĵo.

Ĉu oni povas enkalkuli la verbajn finaĵojn „-is”, „-as”, „-os”, „-us” kiel aprioraj elementojn de esperanto? Ili ne venas rekte de naturaj lingvoj, sed aliaj planitaj lingvoj.

Eble pli: Ĉu ĉiuj finaĵoj kaj postafiksoj havas bone dokumentitajn etimologiojn?

Kio pri vortradikoj, kiujn la Doktoro ŝanĝis iom, por ke ili ne similu al alia radiko, aŭ alia radiko kun postafikso? Pensas mi pri la duopoj kiel ekzemple: „flam·ing·o”—„flameng·o”, „ĝin·o”—„ĝinn·o”, „ĥoler·o”—„koler·o” ktp.

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-majo-19 22:27:57

@mbalicki, mi pripensis ĉefe vortojn, ne gramatikajn finaĵojn (kiuj nature devas esti pli-malpli aprioraj, ĉar ilin diktas la gramatiko, kaj la gramatiko estas apriora - do ni nomas Esperanton "planlingvo" - tiu parto de ĝi estas planita).

L'afiksoj estas pli interesaj al mi, ĉar ilin oni rajtas uzi kiel memstarajn vortojn - -et, -in ktp. ĉiuj havas devenon memevidentan, sed kio pri ge-bo-?

nornen (Montri la profilon) 2015-majo-20 01:44:10

Tempodivalse:@mbalicki, mi pripensis ĉefe vortojn, ne gramatikajn finaĵojn (kiuj nature devas esti pli-malpli aprioraj, ĉar ilin diktas la gramatiko, kaj la gramatiko estas apriora - do ni nomas Esperanton "planlingvo" - tiu parto de ĝi estas planita).

L'afiksoj estas pli interesaj al mi, ĉar ilin oni rajtas uzi kiel memstarajn vortojn - -et, -in ktp. ĉiuj havas devenon memevidentan, sed kio pri ge-bo-?
Ge-: Vidu la Germanan internan pluralon: Schwester, Geschwister. Ast, Geaest. Darm, Gedaerm.

Bo-: Vidu la Francan beau-.

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-majo-20 02:07:48

nornen:Bo-: Vidu la Francan beau-.
Ha! Tio mi devus diveni ... estas interese ke multaj afiksoj ŝanĝiĝis ĝis nerekonebleco.

akueck (Montri la profilon) 2015-majo-20 06:42:18

Tempodivalse:
Mojosa estas neologismo, tamen mi pensas ke la etikedoj "a priori" kaj "a posteriori" nur aplikeblas al vere "planitaj" vortoj, t.e. la dekomenca vortaro de Zamenhof.
Rilate al Esperanto la esprimo "neologismo" estas dusignifa kaj tial evitenda. Signifo 1: "Vorto, enkondukita en iun lingvon, kie ghi ghis tiam ne estis uzata"; signifo 2: "Lau la teorio de Z, nova formo de vorto fundamenta, uzebla paralele kun ghi, sed neniam ghin malaperigonta" (ne oficialaj difinoj lau PIV).

Tial estas pli trafe, enklasigi "mojosa" kiel novan vorton en la senco de 7a alineo de la Antauparolo al la Fundamento de Esperanto.

Vi celas "a priori"-vortojn (cetere kun ligostreko post la encitila fremdlingva esprimo, char en Esperanto, same kiel en la germana, oni kunmetas kontraste al ekzemple en la angla, kie oni mult-okaze apudmetas), kiuj estas au Fundamentaj au ne Fundamentaj, sed tiaokaze uzitaj de Zamenhof. Chu mi malmise komprenis?

Kandidato estas "edz'o": Pri ghi skribas Ziko Marcus Sikosek en "Esperanto sen mitoj" (2a eldono; paghon mi ne povas indiki, char mi nun havas aliron nur al mia bitlibra versio): "Pro timo je antisemitismo Zamenhof eble ech falsis ion en la Lingvaj Respondoj; tie li klarigis la devenon de la radiko edz- per parto de la germana Prinzessin (reghidino). Tamen, fonologie kaj semantike tio estas sufiche nevershajna. Maimon supozis ke la radiko fakte venas de la jida rebecin, edzino de la rabeno, sed la etimologia vortaro de Vilborg neas ankau tiun eblon, char la ghusta jida formo devus esti rabetsn."

mbalicki (Montri la profilon) 2015-majo-20 10:08:27

Tempodivalse:@mbalicki, mi pripensis ĉefe vortojn, ne gramatikajn finaĵojn.
Do finis mi mian enskribon per ekzemploj de ŝanĝitaj vortradikoj, kaj pri tiujn ŝanĝojn mi pensas, ke ili estas aprioraj, kun la apriora motivado: „ne volas ni havi homofonojn (samsonaĵojn)”. ridulo.gif

Reen al la supro