Al la enhavo

ĈU INTERNA IDEO DE ESPERANTO JAM NE PLU EKZISTAS?

de Francisko1, 2008-januaro-25

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-27 18:00:47

Ĉu ĉio finiĝis per spiritualismo kaj guruoj?
Mi eĉ neniam pensis, ke interna ideo de Esperanto (interkrampe, pri kiu Francisko nenion rakontis al mi) kaj spiritualismo estas iel interligataj.

horsto (Montri la profilon) 2008-januaro-27 19:11:06

Francisko1:EStimata samideano: Kelkaj personoj kredas, feliĉe ne multaj, ke kiam oni skribas grande ĝi estas ĉar oni krias. Kiam mi vidas strate grandajn afiŝojn mi neniam kredas ke iuj krias. Nur ili volas ke ĉiu vidu bone. Nuntempe ekzistas gravaj personoj nomataj Guruoj aŭ Spiritualaj Majstroj kiuj estas tre maljunaj kaj kutime ili bezonas grandan lupeon por povi legi. Ni ne devas apartigi ilin. Se oni skribas grande multaj personoj dankos tial. Dankon.
Francisko1
Estas malbona ideo skribi ĉion ĉi tie per majusklaj literoj. Se iu havas problemon legi tekston en interreto li/ŝi ja povas facile pligrandigi la tekston per la uzata foliumilo.

Reen al la supro