Al la enhavo

Traduko de libro skribita de Einstein

de Meŝig, 2015-junio-04

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Meŝig (Montri la profilon) 2015-junio-04 13:12:18

Saluton al ĉiuj,

mi ŝatus traduki libron en esperanton. Laŭ mi, tiu libro devus interesi sufiĉe multajn esperantistojn pro iuj ajn kialoj. Mi pensis pri libro de Albert Einstein, kiun mi plurfoje legis kaj pri kiu mi multe priprensis. La titolo de tiu libro estas "Comment je vois le monde" ("Tiel mi vidas la mondon" ) en la franca kaj "the world as I see it" en la angla, mi ne trovis la originalan germanan titolon (-_-). Le enhavo konsistas en tekstoj de Einstein pri multaj malsimilaj temoj (filozofio, religio, ekonomio, politiko,...kaj proksimume triono pritraktas scienciajn problemojn) kaj ŝajnas al mi ke tiu libro ne estas tradukita en esperanton.
Sed bedaŭrinde mi ne parolas la germanan kaj do ne povas traduki tiun libron el la originala versio. Sekve se iu german-parolanta esperantisto estas interesata de la projekto traduki tiun libro, mi proponas al li legi lian/ŝian laboron por proponi eventualajn korektaĵojn.

ĝis!

Sunjo (Montri la profilon) 2015-junio-04 15:53:28

La germana titolo estas "Mein Weltbild" (la teksto troveblas interrete, ekzemple tie: https://gedankenfrei.files.wordpress.com/2009/01/mein-weltbild-albert-einstein.pdf )

Ĉu vi scias ĉu oni devas peti ies permeson se oni volas poste publikigi la tradukitajn tekstojn?

Vinisus (Montri la profilon) 2015-junio-04 17:57:19

Mi havas libron pri Einstein, la titolo estas: "Einstein la enigmo de la matematiko", la aŭtoro estas lia brazila kolego ĉe Universitato de Princeton Nov-ĵersejo, Usono, Uuberto Rohden. En tiu libro li rakontas pri la kunvivado kun la fenomena estulo nomata Albert Einstein.

NE ESTAS IU AJN LOGIKA VOJO
POR LA ELTROVO DE LA ELEMEN-
TAJ LEĜOJ -- LA SOLA VOJO ESTAS
TIU DE LA INTUICIO.


ALBERT EINSTEIN

Meŝig (Montri la profilon) 2015-junio-05 19:08:04

Sunjo:La germana titolo estas "Mein Weltbild" (la teksto troveblas interrete, ekzemple tie: https://gedankenfrei.files.wordpress.com/2009/01/m... )

Ĉu vi scias ĉu oni devas peti ies permeson se oni volas poste publikigi la tradukitajn tekstojn?
Dankon por la ret-ligilo Sunjo! Eĉ la titolo pli proksimus la originalan en esperanto ol en la angla aŭ franca ĉu ne?

La leĝaj rajtoj pri Einstein apartenas al la hebrea universitato de Jerusalemo.

Meŝig (Montri la profilon) 2015-junio-06 22:13:39

"Vinisus":Mi havas libron pri Einstein, la titolo estas: "Einstein la enigmo de la matematiko", la aŭtoro estas lia brazila kolego ĉe Universitato de Princeton Nov-ĵersejo, Usono, Uuberto Rohden. En tiu libro li rakontas pri la kunvivado kun la fenomena estulo nomata Albert Einstein.

NE ESTAS IU AJN LOGIKA VOJO
POR LA ELTROVO DE LA ELEMEN-
TAJ LEĜOJ -- LA SOLA VOJO ESTAS
TIU DE LA INTUICIO.

ALBERT EINSTEIN
Dankon Vinisus, mi ne konis tiun libron. Mi provos havigi ĝin al mi.

Reen al la supro