Al la enhavo

Nia lingvo kaj afero - La skemo "-a -o kaj -o" estas ĝusta

de Bernadox, 2015-junio-14

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Bernadox (Montri la profilon) 2015-junio-14 05:47:09

Jam en la 1930aj jaroj disputita demando estas, ĉu necesas pluralo de la a-vorto, se ĝi rilatas al pluraj o-vortoj, t.e. ĉu la skemo devas esti „–aj –o kaj –o“ aŭ ĉu ankaŭ eblas „–a –o kaj –o“. Por ĉi-lasta skemo ekzemplo en la F-to ne ekzistas, sed ja multaj ĉe Zamenhof. Bailey 1940 mencias i.a.:

· germana laborado kaj precizeco — Esp. 1894, p. 13.
· grandan disputadon kaj malpaciencon. — Esp. 1894, p. 66.
· komuna sintakso kaj stilistiko — Esp. 1894, p. 188.
· k.m.a.

La samo validas por posesivaj pronomoj. Ekzemploj el Bailey 1940:

· Mia penso kaj turmento. — Unua Libro (F.K. 322/7)
· lia sceptro kaj trono — Unua Libro (F.K. 326/29)
· ŝia lando kaj regno. — Dua Libro 44/14 (Fab. II. 141/26; ŝanĝita: sia)
· Nia laboro kaj pacienco. — Esp. 1890, p. 39 (F.K. 321/15; V. 588/40)
· nia lingvo kaj afero. — Esp. 1892, p. 69.

La samo fine validas ankaŭ por korelativoj. Jen nur kelkaj ekzemploj, inter multaj aliaj, kiujn citas Bailey 1940:

· sen ia uzo kaj utilo. — Esp. 1894, p. 21.
· ĉian mensogon kaj hipokritecon. — Hom. (OV 335/18)
· ĉiu lando kaj gento — Gent. (OV 351/20).

nakymatonmies (Montri la profilon) 2015-junio-14 05:58:06

Eble, tio estis influo de la rusa lingvo. Mi pensas, 'germana laborado kaj precizeco' proksime korespondus al rusa frazo, kiel 'немецкое трудолюбие и точность', kie la adjektivo estus singulara. Sed ne estus eraro uzi pluralan formon ankaŭ.

Bernadox (Montri la profilon) 2015-junio-14 06:49:03

nakymatonmies:Eble, tio estis influo de la rusa lingvo. Mi pensas, 'germana laborado kaj precizeco' proksime korespondus al rusa frazo, kiel 'немецкое трудолюбие и точность', kie la adjektivo estus singulara. Sed ne estus eraro uzi pluralan formon ankaŭ.
Jes, dankon Naky. Same en la germana. La dua a-vorto simple elfalas kaj estas subkomprenata: ŝia lando kaj [ŝia] regno.

Aparte ofta la skemo "-a -o kaj -o" estas ĉe substantivaj kombinaĵoj, kiuj jam preskaŭ kunfandiĝis al unu semantika esprimo: uzo kaj utilo, sceptro kaj trono, belo kaj vero, fido kaj kredo, stilo kaj estetiko, amo kaj koro k.t.p.

La dua elemento, ekz. en amo kaj koro, preskaŭ ne havas propran signifon. Ĝi pli-malpli ripetas la informon de la unua elemento, substrekas ĝin per ripetado per kvazaŭsinonimo. La esprimo jam preskaŭ ŝtoniĝis, ŝabloniĝis ("mia amo kaj koro apartenas al li" ).

Vi pravas: Oni ankaŭ povas uzi la a-vorton en pluralo, sed oni ne devas. Neniu "logiko" devigas al uzo de la aj-formo. Gramatike ni havas la liberan elekton laŭ la alstrebita senco kaj stilo.

Ofte la diferenco estas tre fajna: ĉina radio kaj televido (radio kaj televido estas komprenita kiel unu organizaĵo, unu unuaĵo) - ĉinaj radio kaj televido (oni substrekas, ke temas pri du diversaj aferoj).

akueck (Montri la profilon) 2015-junio-14 07:02:19

Bernadox:... ĉu necesas pluralo de la a-vorto, se ĝi rilatas al pluraj o-vortoj, t.e. ĉu la skemo devas esti „–aj –o kaj –o“ aŭ ĉu ankaŭ eblas „–a –o kaj –o“. Por ĉi-lasta skemo ekzemplo en la F-to ne ekzistas [...]

La samo validas por posesivaj pronomoj.
Kial jenaj tekstoj de la Fundamenta Ekzercaro §11 ne sufichas, por pernorme pravigi la skemon -a -o kaj -o kiel ghustan Esperanton (grasigoj de mi):
"La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizagho [...] La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro lau sia boneco kaj honesteco"
?

Bernadox (Montri la profilon) 2015-junio-14 08:07:47

akueck:
Bernadox:... ĉu necesas pluralo de la a-vorto, se ĝi rilatas al pluraj o-vortoj, t.e. ĉu la skemo devas esti „–aj –o kaj –o“ aŭ ĉu ankaŭ eblas „–a –o kaj –o“. Por ĉi-lasta skemo ekzemplo en la F-to ne ekzistas [...]

La samo validas por posesivaj pronomoj.
Kial jenaj tekstoj de la Fundamenta Ekzercaro §11 ne sufichas, por pernorme pravigi la skemon -a -o kaj -o kiel ghustan Esperanton (grasigoj de mi):
"La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizagho [...] La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro lau sia boneco kaj honesteco"
?
Dankon, Andreas. Vi tute pravas. Tiujn ekzemplojn mi preterlegis. Mi adaptos la supran tekston laŭe (temas pri peco aperonta en la venontan eldono de Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto).

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-junio-16 17:54:17

La uzado de -aj nemalofte helpas la klarecon, por montri ke l'adjektivo apartenas al ambaŭ substantivoj, ne nur al la unua.

-->germana laborado kaj precizeco

Ĉu germana laborado kaj germana precizeco, aŭ germana laborado kaj ĝenerala (ne nepre nur germana) precizeco? La plurnombra -aj tuj malebligas tiun konfuzeton.

Aliflanke, Naky prave rimarkas ke ruse oni ankoraŭ uzas la ununombran adjektivon: немецкое трудолюбие и точность. Fakte, la plurnombra ĉi tie sonus iom nekutime. Mi ne konscias la regulojn regantajn la uzadon de plurnombreco de adjektivoj ruse, sed mi povas konstati, ke iam la plurnombra pli taŭgas, kaj iam la ununombra.

Konklude, la dusencoj estigataj de l'ununombra -a estas sufiĉe malgravaj kaj klarigitaj de kunteksto. Ĉi-afere onin influas la denaska lingvo.

mbalicki (Montri la profilon) 2015-junio-16 18:21:47

En la pola oni devas akordigi nombrecon de a-vorto kun nombercon de subjekto. Sed en esprimo „niemiecka pracowitość i precyzja” (simila al la via „germana laborado kaj precizeco”) plejmulto de poloj uzus ununombran a-vorton, uzante lingvan forigon (elipson) por la tuta esprimo „niemiecka pracowitość i niemiecka precyzja”, en kiu dufoja ĉeesto de a-vorto „niemiecka” estus malnecesa kaj strange sonanta.

Tiuj forigojn estas tiel popularaj, ke „niemieckie pracowitość i precyzja” (multenombra a-vorto), sen iu ajn dupunkto, sonus nenature je la pola orelo. Sed aliloke uzataj estas multenombraj a-vortoj kun subjekto en formo de „A kaj B”, „A aŭ B” ktp.

Ankaŭ esperanta „germana laborado kaj precizeco” ne ĝenas min, ĉar mi komprenas ĝin kiel la menciita lingva forigo.

akueck (Montri la profilon) 2015-junio-16 18:39:42

Tempodivalse:La uzado de -aj nemalofte helpas la klarecon, por montri ke l'adjektivo apartenas al ambaŭ substantivoj, ne nur al la unua.
Prave. El tio, ke lau-Fundamente la skemo -a -o kaj -o (kun -a rilata al ambau -o-oj) estas ghusta Esperanto, ne sekvas, ke la skemo -aj -o kaj -o estas malghusta Esperanto.

nornen (Montri la profilon) 2015-junio-20 04:00:02

Ĉu oni sekve diru ankaŭ:

La patro kaj la patrino estas feliĉa.
Mi vidis la patron kaj la patrinon helpanta (t.e. ili helpis) la infanon.

akueck (Montri la profilon) 2015-junio-20 06:42:41

nornen:Ĉu oni sekve diru ankaŭ:

La patro kaj la patrino estas feliĉa.
Mi vidis la patron kaj la patrinon helpanta (t.e. ili helpis) la infanon.
Kredeble ne, char en la normo trovis neniu ghis nun la skemojn -o kaj -o estas -a kaj -on kaj -on -a (do sen j post la respektiva -a).

Reen al la supro