Al la enhavo

"Fatamorgan'" k aliaj formoj novaj normkonforme uzeblaj nur pro internacieco

de akueck, 2015-junio-29

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

akueck (Montri la profilon) 2015-junio-29 10:25:05

Tiu pepo atentigis min pri la unuradikajho "fatamorgan'". Ghi estas formo nova al la oficiala unuradikajho "miragh'".

"Fatamorgan'" estas uzebla nur tial normkonforme, char ghi estas internacia (t. e. uzebla lau Regulo 15).

Kiujn aliajn unuradikajhojn vi konas, kiuj estas kaj formoj novaj kaj internaciaj kaj ne oficialaj?

Chu al tiaj unuradikajhoj apartenas
"nitrogen'" (chu formo nova al "azot'"?) kaj
"Mjanma'" (chu formo nova al "Birm'"?)?

Au chu estas signifdiferenco, sekve de kiu ne temas pri formoj novaj (eble "nitrogen'" celas la elementon, dum "azot'" celas la gason)?

En kiuj Esperanto-kursoj oni pritraktas tiajn demandojn?

Reen al la supro