Al la enhavo

Silabigo

de nornen, 2015-julio-04

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2015-julio-04 23:51:16

En la Fundamenta Ekzercaro ni legas:

FE:Ak-vo. [...] Li-kvó-ro
Kiel oni prononcu ĝuste la vorton likvida: kiel li-kvi-da aŭ kiel lik-vi-da?
Ĉu estas ĝustaj ambaŭ elparoloj?
Se ambaŭ elparoloj estas ĝustaj, ĉu estas ankaŭ ĝuste elparoli la vorton akvo kiel a-kvo kaj la vorton likvoro kiel lik-vo-ro?

Vinisus (Montri la profilon) 2015-julio-05 00:55:33

nornen:En la Fundamenta Ekzercaro ni legas:

FE:Ak-vo. [...] Li-kvó-ro
Kiel oni prononcu ĝuste la vorton likvida: kiel li-kvi-da aŭ kiel lik-vi-da?
Ĉu estas ĝustaj ambaŭ elparoloj?
Se ambaŭ elparoloj estas ĝustaj, ĉu estas ankaŭ ĝuste elparoli la vorton akvo kiel a-kvo kaj la vorton likvoro kiel lik-vo-ro?
Jes, vi pravas!

nornen (Montri la profilon) 2015-julio-05 00:56:33

Vinisus:
nornen:En la Fundamenta Ekzercaro ni legas:

FE:Ak-vo. [...] Li-kvó-ro
Kiel oni prononcu ĝuste la vorton likvida: kiel li-kvi-da aŭ kiel lik-vi-da?
Ĉu estas ĝustaj ambaŭ elparoloj?
Se ambaŭ elparoloj estas ĝustaj, ĉu estas ankaŭ ĝuste elparoli la vorton akvo kiel a-kvo kaj la vorton likvoro kiel lik-vo-ro?
Jes, vi pravas!
Kial?

mbalicki (Montri la profilon) 2015-julio-05 01:32:00

Kaj kio vere estas silabo? ridego.gif Lingvosciencistoj ne certas. Ŝajnas, ke ekzistas ia denaska aŭ ellernita difino (ĉu eble pli bone: komprenado) de tiu koncepto, sed ia precize?

Vortoj en la Fundamento estas iel dividitaj, sed ĉu vi pensas, ke tia aŭ alia dividado signifas tian aŭ alian manieron de elparolo? Kia estas malsameco inter „likvida” dividita kiel „li-kvi-da” /li.'kvi.da/ kaj kiel „lik-vi-da” /lik.'vi.da/? Laŭ mi: nenia. Sed se vi demandas pri ĝin, do bonvolu klarigi pri kio vi pensas. ridulo.gif

Ŝajnas al mi, ke Zamenhof ofte pensis pri sia lingvo tra la polaj okulvitroj, do eble mi menciu kiel tiu afero aspektas en la pola, ĉu? Geinfanoj en lernejoj lernis pri silaboj, sed mi vere ne scias kiel (eble tio plifaciligas al ili lernadon de korekta ortografio?, de korekta akcento?). Sed la sola momento kiam silabigado utilas al la homo estas kiam oni dividigas vorton inter du linioj, kaj tiu dividigado ne havas multe da reguloj. Oni dividigu inter du morfemoj (pioruno·chron, „fulmo·ŝirm·ilo”), ne lasu malpli ol la tuta silabo (do oni ne faru m·ąka, nek prz·ynieś kaj dom oni ne povas dividi iel ajn), ne dividu multesignoj (dz, , ch, sz ktp. estas po unu sono) kaj tio estas preskaŭ ĉio. ridulo.gif Do ĉu oni dividus ja·skra, jas·kra, aŭ jask·ra estas tute malgrava.

nornen (Montri la profilon) 2015-julio-05 02:45:01

mbalicki:Kaj kio vere estas silabo? ridego.gif Lingvosciencistoj ne certas. Ŝajnas, ke ekzistas ia denaska aŭ ellernita difino (ĉu eble pli bone: komprenado) de tiu koncepto, sed ia precize?

Vortoj en la Fundamento estas iel dividitaj, sed ĉu vi pensas, ke tia aŭ alia dividado signifas tian aŭ alian manieron de elparolo? Kia estas malsameco inter „likvida” dividita kiel „li-kvi-da” /li.'kvi.da/ kaj kiel „lik-vi-da” /lik.'vi.da/? Laŭ mi: nenia. Sed se vi demandas pri ĝin, do bonvolu klarigi pri kio vi pensas. ridulo.gif

Ŝajnas al mi, ke Zamenhof ofte pensis pri sia lingvo tra la polaj okulvitroj, do eble mi menciu kiel tiu afero aspektas en la pola, ĉu? Geinfanoj en lernejoj lernis pri silaboj, sed mi vere ne scias kiel (eble tio plifaciligas al ili lernadon de korekta ortografio?, de korekta akcento?). Sed la sola momento kiam silabigado utilas al la homo estas kiam oni dividigas vorton inter du linioj, kaj tiu dividigado ne havas multe da reguloj. Oni dividigu inter du morfemoj (pioruno·chron, „fulmo·ŝirm·ilo”), ne lasu malpli ol la tuta silabo (do oni ne faru m·ąka, nek prz·ynieś kaj dom oni ne povas dividi iel ajn), ne dividu multesignoj (dz, , ch, sz ktp. estas po unu sono) kaj tio estas preskaŭ ĉio. ridulo.gif Do ĉu oni dividus ja·skra, jas·kra, aŭ jask·ra estas tute malgrava.
La malsameco estas la silabigo kaj sekve la funda "fonotaktiko" de la lingvo. Kaj tio estas interesa al mi. Ankaŭ fonologie estas malsameco. Mi ĉiutage parolas du lingvojn, la Hispanan kaj la Germanan, kaj la du havas tre malsamajn regulojn, kie fari silaba paŭseto, precipe se la du silaboj estas de du morfemoj.

Ekzemple, se oni havus detalan priskribon de la Esperanta silabaparato, oni havus bazon por decidi, kiam enmeti vokalon en kunmetitaj vortoj, kaj kiam ne.
Oni dividigu inter du morfemoj (pioruno·chron, „fulmo·ŝirm·ilo”)
Ekzemple Esperante oni ne ĉiam dividas inter du morfemoj, kiel Z faris en la Ekzercaro kun "Ar-bá-ro", kies morfemoj estas "arb'ar'o". Eble kaj verŝajne oni ja ĉiam dividas inter liberaj morfemoj: pom-a-ĉe-to (pom'aĉet'o) kontraŭ po-ma-ĉe-to (pom'aĉ'et'o). En la Germana ekzemple oni ĉiam dividas inter liberaj morfemaj, tamen ne inter ligitaj morfemoj. En la Hispana oni neniam dividas inter morfemoj.

Reen al la supro