Naar de inhoud

Programo de IFEF dum UK en Lille

door Ladek, 5 juli 2015

Berichten: 2

Taal: Esperanto

Ladek (Profiel tonen) 5 juli 2015 10:18:12

Kiel kutime, dum la kongreso, membroj kaj nemembroj de IFEF povos pli konatiĝi kun la federacio. Jen la planitaj rendevuoj.

25.7.2015 19:00-21:00 sabate vespere : kutima movada foiro, pri informoj kaj agado de la asocioj.Ni prezentos al vi laboron de nia organizo,bonvolu viziti nian tablon 105 !

27.7.2015 Lunde 16:30-18:00 : okazos fervojista kunveno (loko : Pauli)

Fervojfaka vizito de la Trafikregadejo de Lille

Mardon la 28-an de julio 2015, matene okazos faka vizito de la trafikregadejo en Lille. Temas pri la loko, kie fervojistoj administras kaj kontrolas la trajntrafikon de la grandrapidaj fervojlinioj al/el Lille : Lille-Paris, Lille-submanika tunelo...

GRAVA ATENTIGO : Ĉar vizito postulas antaŭregistriĝon kaj ĉar nombro da vizitontoj estas limigita, interesiĝantoj kiel eble plej frue bonvolu sendi elektronikan kopion de sia identigilo (nacia identigilo aŭ pasporto) al la IFEF-kasisto Laurent VIGNAUD (laurent.vignaud (ĉe) free.fr). Limdato estas 15-a de julio 2015.

La vizito daŭros 30 ĝis 45 minutojn kaj la vizitantoj staros antaŭ la murpanelo (vizitantoj ne estos en la labor-ĉambro mem sed malantaŭ vitra muro). Fervojisto klarigos pri la linioj kaj interalie povos respondi demandojn pri la komunik-(mal)facilaĵoj rilate la ekspluatadon de la sub-Manika tunelo.

http://www.ifef.net

Ladek (Profiel tonen) 31 juli 2015 08:36:04

El Belfrido no5
Fervojfaka vizito Mardon la 28an de julio matene la trafikan regadcentrejon de stacio Lille-Flandres vizitis 35 kongresanoj. Tiun viziton proponis la franca sekcio de IFEF, Internacia Fervojista Esperanto-Federacio. Ĉar tiu laborejo estas gravega fervojista instalaĵo, la partoprenantoj antaŭ la vizito devis sendi kopion de sia nacia identigilo aŭ pasporto: tiel la fervojaj instancoj ricevis liston kun nomoj el 12 landoj, kio certe montris al ili la internaciecon de la grupo, kaj tiel samtempe reklamis pri la ekzisto kaj utileco de Esperanto! Dum la unuhora vizito la kongresanoj-fervojistoj ricevis klarigojn de franca fervojisto pri tiu centrejo, kie tri deĵorantoj 365 tagojn jare tage kaj nokte kontrolas kaj regas la tutan trajntrafikon sur 300 km da grandrapidaj linioj inter Parizo kaj norda Francio, al la belga landlimo kaj al la Submanika tunelo. Evidente la vizito plaĉis al ĉiuj partoprenantoj pro la afableco kaj kompetenteco de la klarigantaj fervojistoj, kaj eble ankaŭ pro tio, ke la tradukon faris franca fervojisto mem. Jean Ripoche, KN 778

Mi volas nur gratuli al francaj kolegoj por sukcesa jak faka aranĝo!

Terug naar boven