Al la enhavo

Kio pensas vi pri spekti videon per subtitolo?

de ziyahanalbeniz, 2015-julio-15

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

ziyahanalbeniz (Montri la profilon) 2015-julio-15 10:59:18

Cu vi ŝatas spekti videon/lernilan videon per subtitolo se gi havus Esperanta subtitolo?

Altebrilas (Montri la profilon) 2015-julio-15 11:18:53

Mi preferas spekti filmojn en originala versio. Do mi preferas subtitolojn en lingvoj, kiujn mi kapablas legi rapide (fr., en., eo.) ol aŭskulti la francan version duobligitan per la ĉiamajn samajn voĉojn, iu ajn estu la filmo aŭ la originala lingvo. Tiel la originala etoso ne perdiĝas.

Daisy454 (Montri la profilon) 2015-julio-15 13:48:41

Mi ŝatus, sed mi ne povas trovi ilin. Mi trovis cxi tiun http://filmoj.net/ sed tute ne komprenas...jes, mi povas elŝuti ilin, sed kiel mi povas elŝuti la filmojn? Se mi spektas per Hulu aux Netflix, mi spektas rete kaj ne elŝuti, cxu ne?

ziyahanalbeniz (Montri la profilon) 2015-julio-16 06:24:17

Mi demandis supera demando pro mi pensas prepari TTT-ejon kio servas subtitolo servo en Esperanto. Tio servo enhavos plej volas videojn (tia lerniloj de malsamaj lingvoj ) kaj ilian subtitolojn. Cu vi volas uzi servon tia tio?

Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-julio-16 08:35:07

Serĉu unue, ĉu ne jam ekzistas tia retejo/projekto. Mi preskaŭ certas, ke mi iam jam vidis ion tian, sed ne memoras la nomon.
Estas ofta "malsano" en Esperantujo, ke la homoj ekigas iun projekton, kvankam aliaj jam parte faris la laboron. Pro tio ni nun havas almenaŭ kvin sociajn retejojn...

Reen al la supro