Al la enhavo

Ĉu estas por vi pli bona granda aŭ malgranda renkontiĝo?

de Ladek, 2015-julio-24

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Ladek (Montri la profilon) 2015-julio-24 19:51:50

Morgaŭ oni malfermos la plej granda aranĝo en Esperantujo.Sed ni,kiuj ne vizitos ĝin,certe ne "dormas".Mi havas demandon,kiujn aranĝojn vi volus partopreni en nuna jaro.Ĉu vi ŝatas grandajn,aŭ malgrandajn,ĉu vi ŝatas neformalajn,aŭ estas por vi pli bona ekzemple kongreso.Mi mem ŝatas malgrandajn renkontiĝojn.Kia estas via opinio.Dankon

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-julio-24 21:30:10

Ju pli malgrande, des pli bone, laŭ mia opinio. Mi ĉiam perdiĝas en pli grandaj grupoj: tro da diskutoj, tro da bruado, tro da malatentigoj, ĝis tio, ke mi trovas neebla serioze ekkoni iun ajn. Kiam estas nur kelke da kunparolantoj, tamen, mi povas atentiĝi je unu konversacio kaj pli bone engaĝiĝi.

Se la Kongreso iam okazos proksime de mia loĝejo, eble mi venos; tamen mi ne intencas elpagi monon por veturi trans oceanon. Mi aŭdis de aliaj Esperantistoj, ke la Kongresoj povas esti tre solecaj, izolitaj aferoj, se oni ne jam konas almenaŭ du-tri amikojn.

Reen al la supro