Al la enhavo

Ĉu estas ebla lerni la hispanan lingvon per Esperanto?

de luccalanzi, 2015-aŭgusto-02

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

luccalanzi (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-02 15:32:06

Ĉu estas ebla lerni la hispanan lingvon per Esperanto en la Interreto?
Mi volas lerni la hispana lingvo. Mi jam parolas la anglan kaj la portugalan lingvojn. Ĉu vi scias iun bonan kaj senpagan materialon por lerni la hispanan per unu el tiuj tri lingvoj (Esperanto, la portugalan kaj la anglan)?

Rasolar (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-04 00:09:58

Bonan demandon, mi estas lernonto de la hispana lingvo kaj estus interesa lerni ĉi lingvon per esperanto.

Materialo por ek-lerni hispanan per portugala estas en Duolingo. Poste vi elŝutu libron, mi ne trovis elŝuteblajn librojn en portugala, nur en angla.

luccalanzi (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-08 15:00:09

Dankon Rasolar! Kaj bonan ŝancon en la hispana lingvo lernado!

Frano (Montri la profilon) 2015-septembro-06 09:28:01

La 16-semajna lingvokurso Basic Spanish for English Speakers startos la 15-an de septembro ĉe edX

Urho (Montri la profilon) 2015-septembro-07 07:22:29

Se vi havas saĝtelefonon iPhone aŭ tabulkomputilon iPad de la firmao Apple, vi povas lerni la hispanan (kaj aliajn 128 lingvojn) per Esperanto, bv. vidi ĉe iTunes Preview:Legu ankaŭ la artikolon Lernu Esperanton kun EuroTalk elire el 128 lingvoj ĉe edukado.net.

FHTAGN (Montri la profilon) 2015-septembro-07 19:02:29

laŭ mi plej oportune estas lerni fremdan lingvon per propra gepatra aŭ denaska lingvo, ol per iu alia ne la gepatra kaj ne la denaska

robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-septembro-27 18:45:18

Kiam mi ekstudis la portugalan ĝenis min la hispana, kion mi jam parolis ĉiutage ĉi-tie. Mia edzo nun lernas la germanan kaj li miksas kun Esperanto. Mi devus legi hispanan libron pri la lernado de la portugala kaj eble li germanan libron por lerni Esperanton. Tiam oni vidas la malsamajn ideojn.

Reen al la supro