Ir ao conteúdo

Estu volontulo por Esperanto!

de le_chaz, 17 de agosto de 2015

Mensagens: 4

Idioma: Esperanto

le_chaz (Mostrar o perfil) 17 de agosto de 2015 06:39:36

Hej vi!
Ĉu vi aĝas inter 18 kaj 25 jarojn?
Ĉu vi estas el unu el la 31 landoj de la Eŭropa Ekonomia Areo?
Ĉu vi pretas dediĉi ok monatojn por Esperanto?

La Esperanto-asocio de Tuluzo volas vin kiel volontulon! Dank' al franca volontula programo vi ricevos pagon por agadi kun ni kaj antaŭenigi Esperanton. Por pli da informoj, klaku ĉi tie – kaj helpu nin diskonigi tiun informon!

zielonamamba88 (Mostrar o perfil) 1 de setembro de 2015 13:05:29

La afiŝo daŭre aktualas!
Diskonigu la informon aŭ kandidatiĝu (ĝis fino de tiu ĉi semajno, sed ju pli frue des pli bone).

zielonamamba88 (Mostrar o perfil) 5 de setembro de 2015 10:52:56

Atentu, la limdato estas tre proksima, la 7-a de septembro 2015!
Daŭre eblas kanidatiĝi!

zielonamamba88 (Mostrar o perfil) 3 de novembro de 2015 16:49:04

Volontulado en Esperanto-asocio en Bretonio, Francio!
Necesas kandidatiĝi ĝis la 5-a de januaro kaj eblas komenci volontulado ekde la 1-a de februaro 2016.

Kondiĉoj:
– aĝo: de 18 ĝis 25 jaroj (26 jaroj minus 1 tago)
– agadi por la asocio po 24 horoj semajne
– havi la naciecon de unu el la landoj de la Eŭropa Unio (pro la franca leĝo)
– paroli esperante minimume je la nivelo B2 laŭ la KER

La junulo ricevos ĉiumonate:
- stipendion de la franca ŝtato
- monhelpon de la asocio

La franca ŝtato zorgas pri la sansekureco.
Daŭro: 8 monatoj
Dato de la komenco: 1-a de februaro (la dato estas modifebla laŭ interkonsento)

La volontulo laboros en la oficejo de la asocio en Saint-Brieuc, kaj foje en aliaj urboj en la departamento.

Legu detalojn ĉe:Bv. diskonigi la informon!

De volta à parte superior