it, at, ot...
de FalanteHablanteSpeaker, 2008-februaro-04
Mesaĝoj: 10
Lingvo: Esperanto
FalanteHablanteSpeaker (Montri la profilon) 2008-februaro-04 04:31:37
ankaŭ, pardonu miaj eraroj, kiel mi jam avertis al ĉiuj, mi estas komencanto!
FalanteHablanteSpeaker (Montri la profilon) 2008-februaro-04 07:00:24
ritarita (Montri la profilon) 2008-februaro-04 08:03:21
Urho (Montri la profilon) 2008-februaro-04 12:52:15
http://en.lernu.net/lernado/gramatiko/seppik/lec09...
Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-februaro-04 14:47:25
ankoraŭ ne atingis deziratan nivelon. Li prefere lernu anglajn ekzercojn.
Sed ĉio estas sufiĉe simpla.
Mi legas libron.
La libro estas legata de mi.
Mi nun ne legas libron, sed mi volas legi ĝin morgaŭ.
Mi legos la libron morgaŭ.
La libro estas (nun) legota de mi, sed ne legata, ĉar mi ĝin ankoraŭ ne legas.
La libro estos (morgaŭ matene) legota de mi.
La libro estos (morgaŭ tage) legata de mi.
La libro estos (morgaŭ vespere) legita de mi (mi jam finis legi ĝin).
Mi bezonas monon (kiel ĉiam).
La mono estas bezonata de mi.
Mi konstruas domon.
La domo estas konstruata de mi.
Mi manĝas viandon.
La viando estas manĝata de mi.
Mi skribas leteron.
La letero estas skribata de mi.
Mi helpas vin.
Vi estas helpata de mi.
Mi malhelpas vin.
Vi estas malhelpata de mi.
Kaj tiel plu.
Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-februaro-04 15:01:22
Hieraŭ matene teniso estis ludota de vi.
Hieraŭ tagmeze teniso estis ludata de vi.
Hieraŭ vespere teniso estis ludita de vi.
Forgesu la anglan, pensu en Esperanto.
FalanteHablanteSpeaker (Montri la profilon) 2008-februaro-04 23:27:17
Terurĉjo:Ha, por kompreni "La tutan Esperanton", necesas pli-malpli bone posedi la lingvon. Ŝajne, ke estimata FalanteHablanteSpeakerKial vi diras ke mi preferas lerni pro "anglan ekzercon"? Kvankam tio ne estas direkta insulto, vi implicas ke mi mankas iun specialan trajton ke vi jam akiris. Mi ne celis ridigi vin kun mia demando pri "-it, -at, kaj, -ot." Hodiaŭ estas mia deka tago de Esperanto, mi povas diri al vi ke, almenaŭ, mi provas.
ankoraŭ ne atingis deziratan nivelon. Li prefere lernu anglajn ekzercojn.
Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-februaro-05 01:00:24
Mi petas de vi grandegan pardonon, se miaj vortoj insultis vin, sed mi verdire entute ne intencis eĉ per unu vorto fari tion, des pli moki.
Mi opinias, ke por komencantoj la kurso "La tuta Esperanto" estas tro komplika kaj nekomprenebla. Mi diris, ke pli oportune kaj utile por vi estus lerni kaj kompreni uzadon de pasivaj participoj en kursoj kaj ekzercoj, verkitaj angle.
Al rusoj - komencantoj de Esperanto mi eksplikas diversajn problemojn kaj malfacilaĵojn de Esperanto en la rusa lingvo, ne en Esperanto. Nur tion mi celis per miaj vortoj.
Se mi opinius, ke al vi mankas ia speciala "trajto", verdire, mi ne elspezus mian tempon por la du mesaĝoj.
"Li prefere lernu anglajn ekzercojn" signifas - estus preferinde, ke li lernu nekompreneblajn por li (aŭ nekomprenitajn de li) demandojn de Esperanto, uzante ekzercojn, klarigoj en kiuj estas skribitaj en lia propra denaska lingvo (tiukaze la angla).
FalanteHablanteSpeaker (Montri la profilon) 2008-februaro-05 01:35:35
Ankaŭ, mi pensas ke en la kazo de la frazo "Li prefere lernu anglajn ekzercojn", mi komprenis alia signifo de "prefere", nur pro malsimilecoj inter mia kompreno de la vorto kaj via kompreno. Krome, mi ankoraŭ lernas la etaĵo de la esperanto.
Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-februaro-05 02:12:05
Ĉu vi komprenis "Li preferu lerni..."?
Entute NE!
Eble mi devus skribi "Li, pli prefere, lernu..." aŭ "Li, pli bone, lernu..."
Sed tio estas mia kulpo.