Al la enhavo

Praktiki Esperanton kaj aliajn lingvojn

de Junesun, 2008-februaro-06

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Junesun (Montri la profilon) 2008-februaro-06 09:58:30

Mi kredas ke granda paŝo al flua parolado de fremda lingvo estas ofta skribado, ĉar ĝi helpos al vi akiri bonan senton pri literumado, pli bonan komprenon de gramatiko kaj ĝi rapide sciigos al vi se ankoraŭ mankas utilaj vortoj por esprimi vin.

Lerneje vi verŝajne ne povas eviti skribtaskojn, sed se vi memstudas vi devas mem certigi ke vi skribas sufiĉe. Tiam ekestas du problemoj:

1) Eble malfacilas elpensi temon pri kiu vi povus skribi tekston.

2) Vi eble ne konas homon kiu povas korekti tion, kion vi skribis, kaj poŝtamikoj ne volas ĉiam fari tion. Eĉ se vi konas homojn kiuj povus korekti vin, ili eble sentus sin malkomfortaj, ĉar ili ne volas ofendi vin. (Jen mia persona sperto kun azianoj.)

Tial mi kreis enretan interŝangejon por korektoj de tekstoj en ĉiuj lingvoj. Ĝi troviĝas ĉe http://www.corectme.com. La retpaĝo estas senkosta, do vi povas ricevi senkostajn korektojn por ĉiaj tekstoj kiujn vi verkas, kaj vi povas redoni al la komunumo helpante homojn kiuj lernas lingvon kiun vi bone konas. Kaj se vi ne certas pri kio vi skribu, rigardu http://www.corectme.com/about/textideas !

Mi esperas ke vi trovos tiun ĉi retejon utilega! Bonŝancon en viaj studoj!

FalanteHablanteSpeaker (Montri la profilon) 2008-februaro-07 01:26:52

Mi supozas ke "corect" estas malĝuste skribita intece. Haha. Mi ekridis je vidi tion.

Lanctupo (Montri la profilon) 2008-februaro-07 01:58:27

Certe tial ke "correctme.com" jam estis okupita.

Malgraŭe ŝajnas al mi kiel utila afero.

Sed kio okazos, se mi demandas pli da korektoj ol mi mem oferis?
Tiukaze la servo ja ne pli estas senpaga, ĉu mi komprenis ĝuste?

FalanteHablanteSpeaker (Montri la profilon) 2008-februaro-07 02:48:28

Kiam mi vidis la fadeno, kaj legis ĝin, mi esploris la retpaĝo kaj mi registri. Jam mi korektis tekston kaj lukris krediton por submeti miajn proprajn tekstojn. Certe afero tre utila.

eb.eric (Montri la profilon) 2008-februaro-07 03:01:53

Mi ŝatas vian retejon.

novatago (Montri la profilon) 2008-februaro-07 15:55:57

Via retpaĝo nur estas en la angla. Tion ne ŝatas mi. Traduku ĝin kaj ni korektos ĝin.

Ĝis, Novatago.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2008-februaro-10 00:22:28

Gratulojn! Ĝi estas tre utila servo! Sed ja mankas tradukon al esperanton. okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

Junesun (Montri la profilon) 2008-februaro-11 08:39:47

Jes, mi scias ke traduko ankoraŭ mankas. Estas ĉar la retpaĝo estas novega, mi nur lanĉis ĝin antaŭ eble dek tagoj, kaj tial mi ankoraŭ ne havis la tempon verki traduksistemon. Sed Esperanto estos la unua traduko kaj ĝis tiam homoj jam povas vidi ke Esperanto vivas ĉar ekzistas esperantaj tekstoj kaj korektistoj.

Registriĝante vi ricevas 2000 poentojn, tiel vi povas mem skribi pli ol 20 komputilaj paĝoj (la plejparto de tekstoj estas nur kelkcent poentoj) antaŭ ol la poentoj elĉerpiĝas kaj vi devas korekti aliaj homoj. Mi pensas ke ne estos problemo trovi ion ajn korektindan dum tiu longa tempo, speciale kiam la retpaĝo plidisvastiĝas.

Reen al la supro