Al la enhavo

Ĉu oni povas kompari la maljustecon pri la monda riĉeco kaj la bonan posedon de la angla lingvo?

de morico, 2015-septembro-07

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

morico (Montri la profilon) 2015-septembro-07 11:00:55

La maljusteco pri la monda riĉeco kaj la bona posedo de la angla lingvo estas tre grandaj
70% de la monda loĝantaro posedas 3% de la monda riĉeco kaj 0% de bona nivelo en angla lingvo.
92% de la monda loĝantaro posedas 17% de la monda riĉeco kaj 1% de bona nivelo en angla lingvo
99% de la monda loĝantaro posedas 54% de la monda riĉeco kaj ĉirkaŭ 50% de bona nivelo en angla lingvo kaj de la ekonomika povo
Do 1% de la monda loĝantaro posedas 46% de la monda riĉeco kaj ĉirkaŭ 50% de bona nivelo en angla lingvo kaj de la ekonomika povo.
Atentu multe ne estas la samaj, sed la ekonomika povo uzas ofte la anglan lingvon por malpliigi la salajrojn de tiuj kiuj ne bone parolas la imperian lingvon.
La diskonigo de esperanto povas permesi pli rapidan socialan progreson en la mondo.

Fontoj: raporto Global Wealth Databook 2013 (en la angla)
Tutmonda banko (World Bank): raportoj kaj statistikoj

Reen al la supro