Al la enhavo

La reĝo iras al malvarman vilaĝon aŭ La reĝo iras al malvarma vilaĝo?

de ahwwstan, 2015-septembro-13

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

ahwwstan (Montri la profilon) 2015-septembro-13 12:13:37

Mi komprenas vi bezonas uzi la -n por direkto do kiu frazo pravas?

*Mi estas komencanto.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-septembro-13 12:46:57

La prepozicioj al, ĝis, de jam montra derekto. Do oni devas diri: La reĝo iras al malvarma vilaĝo, ĉar la prepozicio "al" postulas nominativon, sed se oni forigas ĝin, povas diri: La reĝo iras malvarman vilaĝon, ĉiukaze estas anstataŭigo de la prepozicio "al" per la litero "n".

Reen al la supro