Al la enhavo

Ĉu vi opinias, ke loĝantaroj en la mondo estas tro grandaj?

de Alkanadi, 2015-septembro-21

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Alkanadi (Montri la profilon) 2015-septembro-21 09:42:51

Ĉu vi opinias, ke loĝantaroj en la mondo estas tro grandaj?

ustra (Montri la profilon) 2015-septembro-21 12:23:27

Ĉiu, kiu opinias, ke la monda loĝantaro estas tro granda, scias kiel li povas senŝarĝigi la mondon kaj memvole iomete malgrandigi la loĝantaron. Ĉu ne?

Vestitor (Montri la profilon) 2015-septembro-21 12:38:22

Jes, kaj en kelkaj landoj ĝi pliiĝas tro rapide.

Altebrilas (Montri la profilon) 2015-septembro-21 13:22:47

Tio dependas...

Jes, ĝi estas tro granda se la homoj volas havi usonecan aŭ eŭropecan vivnivelon, naski pli da gefilojn ol ili povas vivigi, kaj produkti varojn sen zorgi pri la naturo.

Ne, se ili pretas vivi sobre, limigi sian idaron, respekti la medion kaj kunserĉi interkonsenton por helpi ĉiujn atingi tiun celon sen starigi tro da kondiĉojn.

Серёга (Montri la profilon) 2015-septembro-23 04:16:45

Okcidentaj landoj certe havas tro grandega lanĝantaroj ĉar leĝigis diversaj fiedzinecoj. Se mankos elmigrantoj kompletigos. Gratulon.

morico (Montri la profilon) 2015-septembro-23 07:27:32

La problemo ne estas la tro granda nombro da loĝantaroj hodiaŭ, sed ĝia tro granda kreskaĵo post tridek aŭ kvindek jaroj;

ĉar la progresoj de la edukado kak de la statuso de la virino, do de la malpliiĝo de la fekundeco estis malpli rapidaj ol la progreso de la sano, do la malpliiĝo de la mortado.

Por akceli la progreson de la edukado kaj de la statuso de la virino, necesas ankaŭ respekti ĉiujn lingvojn kaj instrui la Internacian lingvon (Ilon) dek foje pli facila kaj cent foje pli justa ol tiu de la grandaj naciaj lingvoj.

Oni necesas Esperanto-n por pli ekologia, justa, paca mondo kiu povas pluvivi en la futuro.

Clarence666 (Montri la profilon) 2015-septembro-25 12:13:25

> Ĉu vi opinias, ke loĝantaroj en la mondo estas tro grandaj?

Certe ne. Na kiom da logxantaroj vi konas? Mi konas nur unu logxantaron ... kaj gxi bedauxrinde estas tro granda ... je faktoro 10 almenaux.

"feministo":Ĉiu, kiu opinias, ke la monda loĝantaro estas tro granda, scias kiel li povas senŝarĝigi la mondon kaj memvole iomete malgrandigi la loĝantaron. Ĉu ne?
Jes, cxiuj masklaj personoj mortigu sin, tuj! ridulo.gif

Серёга:Okcidentaj landoj certe havas tro grandega lanĝantaroj ĉar leĝigis diversaj fiedzinecoj. Se mankos elmigrantoj kompletigos. Gratulon.
1. Mankas pluraj akuzativoj
2. Prezentigxas diversaj tajperaroj
3. Frazo pri "elmigrantoj" estas sensencajxo
4. Kio estas "fiedzineco" ??? Eble pseuxdoproblemo generita far Ruslandacxa fifantazio ?

Reen al la supro