إلى المحتويات

Klavararanĝo por MS Windows

من coolmona, 22 سبتمبر، 2015

المشاركات: 3

لغة: Esperanto

coolmona (عرض الملف الشخصي) 22 سبتمبر، 2015 12:34:41 م

Karaj geamikoj,

Mi ĵus kompilis klavar-aranĝon por tajpi en Esperanto. Ĝi estas bazita sur "United States - International", kiu kutime taŭgas por multaj lingvoj (krom E-o), ĉar oni povas uzi `~'"^ ktp. kiel blindajn klavojn akcentigantajn la sekvan signon.

En mia aranĝo vi povas uzi ambaŭ manierojn: aŭ la blindan ^ (inkluzive por Ŭŭ), aŭ Alt-Gr (dekstra Alt) + la koresponda signo.

Elŝutebla de ĉi tiu ligilo: https://goo.gl/xvfnW3

- elŝutu la .zip'on
- malzipu
- lanĉu setup.exe

Bonan uzon!

novatago (عرض الملف الشخصي) 29 سبتمبر، 2015 10:18:32 م

coolmona:Karaj geamikoj,

Mi ĵus kompilis klavar-aranĝon por tajpi en Esperanto. Ĝi estas bazita sur "United States - International", kiu kutime taŭgas por multaj lingvoj (krom E-o), ĉar oni povas uzi `~'"^ ktp. kiel blindajn klavojn akcentigantajn la sekvan signon.

En mia aranĝo vi povas uzi ambaŭ manierojn: aŭ la blindan ^ (inkluzive por Ŭŭ), aŭ Alt-Gr (dekstra Alt) + la koresponda signo.

Elŝutebla de ĉi tiu ligilo: https://goo.gl/xvfnW3

- elŝutu la .zip'on
- malzipu
- lanĉu setup.exe

Bonan uzon!
Kiel vi faris ĝin? En kiuj Vindozoj ĝi estas uzebla?

Ĝis, Novatago.

Vinisus (عرض الملف الشخصي) 29 سبتمبر، 2015 10:45:38 م

Ĉu mi povos instali ĝin en Vindozo 10?

عودة للاعلى