Al la enhavo

Gramatiko

de reza_k, 2015-septembro-28

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

reza_k (Montri la profilon) 2015-septembro-28 06:42:16

La tiel nomataj naturalistoj (adeptoj de Occidental, Interlingua ktp), ekzemple, ĉiam diskutis pri kriterioj kaj gradoj de natureco. Atentante unuavice la similecon de internacia lingvo al la naturaj lingvoj, ili similas homojn, kiuj penas taksi iun sistemon de aeroplano ne laŭ ĝia teknikaj, strukturaj kvalitoj, sed laŭ grado de ĝia simileco al natura birdo.

Kion signifas "ktp"?

Ĉu "ili" aludas al "naturalistoj"?

Ĉu "kiuj" aludas al "homoj"?

Por kio "aeroplano" ne prenas objektan signon (i.e. "n"‌)?

Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-septembro-28 09:25:23

La tiel nomataj naturalistoj (adeptoj de Occidental, Interlingua ktp), ekzemple, ĉiam diskutis pri kriterioj kaj gradoj de natureco. Atentante unuavice la similecon de internacia lingvo al la naturaj lingvoj, ili similas homojn, kiuj penas taksi iun sistemon de aeroplano ne laŭ ĝia teknikaj, strukturaj kvalitoj, sed laŭ grado de ĝia simileco al natura birdo.
>> Kion signifas "ktp"?

ktp. = kaj tiel plu

>> Ĉu "ili" aludas al "naturalistoj"?

Jes.

>> Ĉu "kiuj" aludas al "homoj"?

Jes.

>> Por kio "aeroplano" ne prenas objektan signon (i.e. "n"‌)?

Ĉar ĝi estas regata de de, post kiu neniam sekvas akuzativo.
Parenteze: Hodiaŭ oni diras aviadilo.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-septembro-28 09:28:09

(duobla kontribuo forigita)

reza_k (Montri la profilon) 2015-septembro-28 14:44:44

Kirilo81:
La tiel nomataj naturalistoj (adeptoj de Occidental, Interlingua ktp), ekzemple, ĉiam diskutis pri kriterioj kaj gradoj de natureco. Atentante unuavice la similecon de internacia lingvo al la naturaj lingvoj, ili similas homojn, kiuj penas taksi iun sistemon de aeroplano ne laŭ ĝia teknikaj, strukturaj kvalitoj, sed laŭ grado de ĝia simileco al natura birdo.
>> Kion signifas "ktp"?

ktp. = kaj tiel plu

>> Ĉu "ili" aludas al "naturalistoj"?

Jes.

>> Ĉu "kiuj" aludas al "homoj"?

Jes.

>> Por kio "aeroplano" ne prenas objektan signon (i.e. "n"‌)?

Ĉar ĝi estas regata de de, post kiu neniam sekvas akuzativo.
Parenteze: Hodiaŭ oni diras aviadilo.
Dankon.

Reen al la supro