Al la enhavo

Kio estas signifoj de la vortoj?

de reza_k, 2015-oktobro-06

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

reza_k (Montri la profilon) 2015-oktobro-06 08:22:25

Li neniam faros al vi honton, ne ofendos, ne kolerigos, ne venos ebria, ne stinkos je tabakfumo, per kiu antaŭe estis trasorbitaj eĉ ĉiuj viaj vestoj.

...mi sciis, mi sentis, ke tio estas odoro de mia edzo, odoro, kiu elvokis en mi teneran, mildan tremeton, apenaŭ li eniris la ĉambron.

Diru al mi, kara, kio premas vin, - ekparolis vi trankvile kaj aferece.

Demandoj:

Kion signifas la dikaj vortoj supere?

En dua frazo, kion signifas "apenaŭ"?: "openly" aŭ "scarcely"?

jagr2808 (Montri la profilon) 2015-oktobro-06 09:41:32

trasorbitaj = tra-sorb-itaj

tremeton = trem-eto, tremi = shiver

aferece = afer-ece = grave/serioze, sen emocio

I think the apenaŭ in this context mean he stepped "barely" in the door. In other words he opened the door and stood in the doorway. Or maybe it refers to odoro.... I feel the sentence is a bit badly formed and should have been split in two

reza_k (Montri la profilon) 2015-oktobro-06 09:45:50

jagr2808:trasorbitaj = tra-sorb-itaj

tremeton = trem-eto, tremi = shiver

aferece = afer-ece = grave/serioze, sen emocio

I think the apenaŭ in this context mean he stepped "barely" in the door. In other words he opened the door and stood in the doorway. Or maybe it refers to odoro.... I feel the sentence is a bit badly formed and should have been split in two
What is the meaning of "tra-sorb-itaj" precisely?

sudanglo (Montri la profilon) 2015-oktobro-06 10:35:00

What is the meaning of "tra-sorb-itaj" precisely?
la odoro de tabakfumo plene penetris en la vestaĵojn. La odoro plene ensorbiĝis en la vestaĵojn. La vestaĵoj ensorbis la odoron.

per kiu antaŭe estis saturitaj eĉ ĉiuj viaj vestoj.

Тerurĉjo (Montri la profilon) 2015-oktobro-06 13:49:02

ĝuste la demando devas esti: Kiuj estas la signifoj de la vortoj?

sudanglo (Montri la profilon) 2015-oktobro-07 11:21:42

Ne! La afiŝinto volas scii kion signifas la vortoj ..... 'Kio' oni kutime ne pluraligas - do ne 'kioj'

Тerurĉjo (Montri la profilon) 2015-oktobro-07 18:46:21

ne, la afiŝinto volas scii ne kion signifas la vortoj,do, ne signifoj de konkretaj vortoj, sed kio estas la signifo de la esprimo "signifoj de la vortoj"

krome, mi skribis 'kiuj estas', sed ne 'kioj estas'

Reen al la supro