Al la enhavo

bildvortaro

de Christa627, 2015-oktobro-28

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Christa627 (Montri la profilon) 2015-oktobro-28 23:51:16

Ĉu mankas? Mi ne povas trovi la vortlernadajn ekzercojn "laŭ bildvortaro", kiujn mi ĉiam rekomendas al lernantoj kiuj volas plibonigi sian vortprovizon. Ili estis tre utilaj por mi; mi uzis ilin por lerni specialajn vortojn pri diversaj temoj: fruktoj, legomoj, vestaĵoj, ktp. Mi povas vivi sen bildvortaro, sed la bildvortaraj vortekzercoj estis la plej utilaj, laŭ mi. Eble vi povus redisponebligi ilin, sub alia nomo? Necesus ŝanĝi ilin iomete; titoloj kiel "Bildo 57" ne taŭgus. Sed ŝajnas al mi fareble; kaj mi volonte helpos laŭ mia povo! (La nova paĝaro havos vortekzercojn, ĉu ne?)

erinja (Montri la profilon) 2015-oktobro-29 15:13:42

Ni forprenis la bildvortaron, do ne plu indas inkluzivi la vortojn kiuj akompanas la vortarojn. Tiuj listojbezonus novajn titolojn se ni disponigus ilin denove, kaj povus esti ke tio okazus, sed ne tuj.

Christa627 (Montri la profilon) 2015-oktobro-29 20:28:26

Dankon pro la informo!

RubyNunes (Montri la profilon) 2016-majo-27 02:56:00

erinja:Ni forprenis la bildvortaron, do ne plu indas inkluzivi la vortojn kiuj akompanas la vortarojn. Tiuj listojbezonus novajn titolojn se ni disponigus ilin denove, kaj povus esti ke tio okazus, sed ne tuj.
Ĉu eblas scii, kial vi forprenis la bildvortaron, interalie?

erinja (Montri la profilon) 2016-majo-27 03:21:43

RubyNunes:Ĉu eblas scii, kial vi forprenis la bildvortaron, interalie?
Ni havis dubojn pri la permesoj por la bildoj. Ni ne sukcesis trovi pruvon ke ni havis permeson uzi tiujn bildojn, do pro tiu malcerteco, ni decidis forpreni ilin. Ni absolute ne volas disponigi materialojn en la paĝaro, se estas eĉ malgranda dubo, ĉu ni havas permeson uzi tiun materialon aŭ ne.

RubyNunes (Montri la profilon) 2016-majo-28 06:37:22

erinja:
RubyNunes:Ĉu eblas scii, kial vi forprenis la bildvortaron, interalie?
Ni havis dubojn pri la permesoj por la bildoj. Ni ne sukcesis trovi pruvon ke ni havis permeson uzi tiujn bildojn, do pro tiu malcerteco, ni decidis forpreni ilin. Ni absolute ne volas disponigi materialojn en la paĝaro, se estas eĉ malgranda dubo, ĉu ni havas permeson uzi tiun materialon aŭ ne.
Kaj ĉu vi ne havis dubojn pri la bildoj antaŭ ol ili estis enretpaĝigitaj? Kial vi metis ilin en la retpaĝaron antaŭ ol certiĝi pri tio? Mi ne scias, ĉu la lernu-teamo konscias la tempon kaj energion elspezitajn de Esperantistoj por traduki, en siajn naciajn lingvojn, diversajn erojn, kiujn vi en malmulte da tempo senprobleme forigas. Kio pri la forigo de kursoj, kiel "Vojaĝu kun Zam", "Pri la Fundamento", "La Tuta Esperanto"? Kio pri la videoj "Esperanto estas..."? Kio pri la ludoj kaj la babilejo? Kial ĉio tio estis forigita? Ĉiuj tiuj materialoj riĉigis la retpaĝaron. Nuntempe, ĝi perdis tiun riĉan econ. Eĉ ŝajnas, ke lernu.net ne plu estas la ejo, kie esperantistoj kutimis renkontiĝi por helpi unu la aliajn aŭ simple babili pri ordinaraj aferoj. Cetere, kiel vi esperas, ke homoj subtenos ĉi tiun retpaĝaron, se ĝi pli kaj pli malriĉiĝas? Kaj ne kredu, ke nur tiuj, kiuj donacas monon estas malavaraj. Ankaŭ ĉiuj tiuj, kiuj pasigis multe da tempo ĉi tie tradukantaj materialojn, riĉigantaj la vortarojn ktp, estas malavaraj. Mi vere tristas kaj bedaŭras, ke la nuntempa lernu.net sole estas ŝparmonujo sekvanta la devizon "mono super ĉio".

Jev (Montri la profilon) 2016-majo-28 13:33:20

RubyNunes:Kaj ĉu vi ne havis dubojn pri la bildoj antaŭ ol ili estis enretpaĝigitaj? Kial vi metis ilin en la retpaĝaron antaŭ ol certiĝi pri tio? Mi ne scias, ĉu la lernu-teamo konscias la tempon kaj energion elspezitajn de Esperantistoj por traduki...
Ni ne scias, ĉu ni havis la dubojn pri la permesoj aŭ ne. Ja la teamo konstante ŝanĝiĝis kaj la decidojn faris aliaj personoj. Laŭ mia memoro iu el la eks-teamanoj ekhavis pervortan permeson, sed tio kompreneble ne sufiĉas. Kaj nek ni nek tiu teamano memoras, de kiu esti ricevita la permeso por povi repeti ĝin.

Ni tre bone konscias pri la tempo, kiun la homoj investas en tradukadon. Ja ankaŭ en la programadon, voĉlegadon, desegnadon de tiuj aferoj ni ankaŭ investis multe da tempo. Kaj tiuj aferoj bone servis dum longa tempo, sed nun la tempo ŝanĝiĝis kaj ni provas adaptiĝi.

Vi pravas - ĉe lernu! estis tre multe da enhavo. Vi nomas tion “riĉeco”, sed por multaj tio estis “ĥaoso”. Novaj uzantoj konstante perdiĝis kaj ne sciis, per kio komenci. Krome, pro grandega kvanto de materialoj kaj bezonataj tradukoj estis ege malfacile trovi volontulojn por traduki ĉion ĉi. Ju pli da enhavo aldoniĝis al lernu!, des malpli da lingvo-versioj ni havis. Ekde kiam lernu! iĝis ege granda, apenaŭ aldoniĝis novaj lingvoversioj, ĉar traduki ĉion al iu nova lingvo de nulo estis simple tro malfacila tasko. Multaj volis provi, sed post iom da tempo cedis. En unu afero ni gajnas, sed en kelkaj aliaj malgajnas. Nun ni ŝanĝas la koncepton.

La tradukoj kaj la materialoj ne perdiĝos, ili ne estas forigitaj. Ni havas la planojn pri ili, ekz. ni pripensas la eblon presi kelkajn materialojn en iuj lingvoj. Pri la vortoj de la bildovortaro ankaŭ estas planoj.

Ni ne pensas, ke la homoj estas avaraj aŭ malavaraj. Ĉiu subtenas kaj donacas je sia emo kaj eblo. Ja la kvanto de donacata mono ĉiam estis malgranda kaj antaŭ ol ni komencis malvidebligi iujn partojn kaj post tio - tio apenaŭ ŝanĝiĝis. Do se vi ie vidos “monon super ĉio” nepre montru al ni tiun lokon, ĉar neniu el la teamo konas tiajn lokojn. ridulo.gif Dankon.

Reen al la supro