Al la enhavo

#EsperantoLives

de dema90, 2015-decembro-10

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

dema90 (Montri la profilon) 2015-decembro-10 19:50:21

Bonan tagon karaj,

mi ne scias ĉu tiu afero jam aperis en tiu ĉi forumo. Mi almenaŭ ne trovis ĝin, pro tio mi nun skribas.

Temas pri la tiel nomata agaĵo #EsperantoLives. La angla nomo estas volita, ĉar ĝi fakte celas ne-Esperantistojn.

Jen la ideo.
Je la 15a de decembro, la zamenhofa tago, multaj homoj samtempe aperigas en diversaj retejoj kiel jutubo, twitter ktp. videojn kaj eble artikolojn kies nomo enhavas la vorton #EsperantoLives. Se sufiĉe da homoj partoprenas ion tian, tio povas allogi grandan atenton, pro la fakto ke nekonata speciala vorto subite aperas amase.

En la video oni montru sin mem en sia denaska lingvo kaj rakontu mallonge pri kio estas Esperanto kaj kial oni lernis ĝin. Poste oni povas, serĉante tiun vorton #EsperantoLives, vidi multajn Esperantistojn tra la mondo en siaj denaskaj lingvoj, kio montros la diverseco de Esperantujo.

Mi jam scias ke kelkaj homoj partoprenos kaj volas varbi tiun laŭ mi tre bonan ideon.

La ideo aperis unue en video ĉe tiu jutubisto:
https://www.youtube.com/watch?v=R9oPxqzgBsA

Ĝis la revido!

dema90 (Montri la profilon) 2015-decembro-16 00:27:36

Saluton al ĉiuj,
hodiaŭ estas grava tago por Esperanto, mi pensas. Jen pro kio - nekredeble multaj homoj (ĝis nun jam ĉirkaŭ 100) partoprenis tiun agaĵon #EsperantoLives, kaj montris sin kaj Esperanto al la mondo.

angla
https://www.youtube.com/watch?v=SrT9Hfg0I1c&;l...

franca
https://www.youtube.com/watch?v=SrT9Hfg0I1c&;l...

#EsperantoLives South East Asia / sudorienta kaj orienta Azio
https://www.youtube.com/playlist?list=PLDphCYBDafb...

#EsperantoLives Hebrew and Hungarian / hebrea kaj hungara
https://www.youtube.com/playlist?list=PLDphCYBDafb...

#EsperantoLives Catalan and Italian / kataluna kaj itala
https://www.youtube.com/playlist?list=PLDphCYBDafb...

#EsperantoLives en español / en la hispana
https://www.youtube.com/playlist?list=PLDphCYBDafb...

#EsperantoLives Polish and Russian / pola kaj rusa
https://www.youtube.com/playlist?list=PLDphCYBDafb...

#EsperantoLives Dutch and Danish / nederlanda kaj dana
https://www.youtube.com/playlist?list=PLDphCYBDafb...

#EsperantoLives em português / en la portugala
https://www.youtube.com/playlist?list=PLDphCYBDafb...

#EsperantoLives auf Deutsch / en la Germana
https://www.youtube.com/playlist?list=PLDphCYBDafb...

Ĉiuj
https://www.youtube.com/watch?v=SrT9Hfg0I1c&;l...

dema90 (Montri la profilon) 2015-decembro-17 01:45:55

Ankaŭ homoj el Afriko partoprenis!

https://www.youtube.com/playlist?list=PLDphCYBDafb...

Reen al la supro