Al la enhavo

Printempa Semajno Internacia 2016

de es_pi, 2015-decembro-29

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

es_pi (Montri la profilon) 2015-decembro-29 18:25:46

Ĉu vi jam scias, ke la venonta, 32-a Printempa Semajno Internacia (PSI), okazos de la 25a de marto ĝis la 1a de aprilo 2016 en la germana urbo Bad Hersfeld? La temo de la semajno estas "fabeloj".

Ni ekskursos al vidindaĵojn kaj de la regiono kaj de najbaraj urboj, i. a. ni planas viziton de la konata "Wartburg" en Eisenach.
Ĉiu tago okazos prelegoj pri diversaj temoj, kursoj pri dancoj, ludoj, kantoj, muziko kaj manlaboraj ofertoj. Laŭbezone ni okazigos diversnivelajn Esperanto-kursojn.
Vespere ni havos kulturan programon kun koncerto, kvizo, prezentaĵoj ktp.
Poste oni renkontiĝos en la "knajpo" por babili kaj ludi.

Ni kore bonvenigas familiojn kun infanoj, parojn kaj unuopulojn!
Tiuj, kiuj ne havos paskajn feriojn, eble povos partopreni dum kelkaj tagoj (ekz. paskan semajnfinon) por ĝui internacian etoson kaj renkonti novajn kaj malnovajn geamikojn!

Fariĝos bonega kaj amuza renkontiĝo kaj travivaĵo!!!
Pliajn informojn: http://www.esperanto.de/psi

Reen al la supro