Al la enhavo

Ĉu onia estas vorto?

de SPadern, 2016-februaro-10

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

SPadern (Montri la profilon) 2016-februaro-10 18:56:40

Se oni metas -a post 'mi', oni havas 'mia' kaj sekve 'vi' fariĝas 'via' ktp. Sed ĉu estas tia formo de 'oni'?

Sunjo (Montri la profilon) 2016-februaro-10 19:04:02

Jes, "onia" estas vorto.
Eble interesas vin la jena fadeno: http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=1...

Kirilo81 (Montri la profilon) 2016-februaro-10 19:06:51

Jes, sed same kiel la akuzativo onin ĝi estas ankoraŭ malofte uzata. Tio tamen okazas nur pro etnolingva influo kaj ne havas sencan pravigon. Mi sufiĉe ofte uzas ĉiujn formojn de oni.

Reen al la supro