Al la enhavo

demando pri la vorto "kia"

de dukemasuya, 2016-februaro-17

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

dukemasuya (Montri la profilon) 2016-februaro-17 12:01:00

En Esperanto, oni povas diri, "kiel kutime, ni komencos kun...". Jen mia demando. Ĉu mi povas gramatike ĝuste fari similan frazon uzante la vorton kia? ekz. "kia estas nia kutimo, ni komencos kun...".

Kaj se jes, mi havas du aliajn demandojn. Ĉu tio estas gramatike nomata "rilata frazo"? Kaj ĉu estas aliaj ekzemploj de tia uzado kun la vorto kia? Dankon antaŭan. ridulo.gif

REDAKTO: Mi nun vidas alie ke oni diru "kiel estas nia kutimo". Ĉu tio ĝustas? Kaj se jes, kial oni uzas kiel anstataŭ kia?

Duko (Montri la profilon) 2016-februaro-17 16:05:33

"Kiel" agas kiel adverbo, kaj "kia" agas kiel adjektivo. Ĉar la komenca parto priskribas agon "ni komencos", "kiel" taŭgas sed "kia" ne.

Laŭ mi, post "kiel" sekvas implica "tiel":
"kiel kutime, tiel ni faros: ni komencos kun..."
sed la sama afero ne eblas per "kia" en tiu kazo.

Vi ja povas uzi "kia" por aliaj frazoj: "Kia [estas la] patro, tia [estas la] filo". "Kia estas mia parolo, tia estas mia ago". "Kia danco plej taŭgas por ĉi tiu muziko, mi ne scias".

sergejm (Montri la profilon) 2016-februaro-18 05:02:34

'kiel' havas korelativan signifon (angle 'how'), sed ankaŭ ne-korelativan (angle 'as').
En via ekzemplo ĝi signifas 'as'.

Reen al la supro