Ku rupapuro rw'ibirimwo

5a Tutmonda UEA-KER-Ekzameno 2016-06-04 — ebla sesio en Toronto, Kanado

ca, kivuye

Ubutumwa 1

ururimi: Esperanto

MatEo416 (Kwerekana umwidondoro) 17 Ruhuhuma 2016 12:04:02

Karaj progresantoj,

La Esperanto-Rondo de Toronto (ERT) aktuale esploras la eblon okazigi sesion de la 5a Tutmonta UEA-KER-Ekzameno je sabato, la 4a de Junio 2016, en Toronto (Kanado). Se vi interesiĝas ekzameniĝi kadre de tiu sesio, bonvolu esprimi vian intereson sendante retmesaĝon al esperanto.toronto@gmail.com antaŭ la 23a de Februaro 2016. Se ni ne ricevos almenaŭ kvin pozitivajn respondojn antaŭ la fino de tiu tago, ni ne petos okazigi sesion. Nur seriozajn interesesprimojn ni petas.

La prezoj de la ekzamenoj aktuale estas jenaj:
  • B1 skriba — 35 €
  • B1 parola — 35 €
  • B2 skriba — 40 €
  • B2 parola — 40 €
  • C1 skriba — 45 €
  • C1 parola — 45 €
La niveloj estas laŭ la Komuna eŭropa referenckadro por lingvoj (KER): Lernado, Instruado, Pritaksado. Se oni ekzameniĝos kaj skribe kaj parole dum la sama sesio, oni devos fari ambaŭ partojn je la sama nivelo, kaj oni devos pagi aparte por ambaŭ partoj (do entute 70 € por B1, 80 € por B2, aŭ 90 € por C1).

Bonvolu noti, ke ERT ne pretas pagi loĝigon aŭ aliajn kostojn de ekzamenotoj, kiuj vojaĝus al Toronto.

Pliaj informoj pri la 5a Tutmonda UEA-KER-Ekzameno troveblas ĉi tie.

Kuraĝigeme salutas,

Matthew (Mateo) Chisholm
Prezidanto
Esperanto-Rondo de Toronto

Subira ku ntango