前往目錄

Numera Enigmo

貼文者: Miland, 2008年3月2日

訊息: 8

語言: Esperanto

Miland (顯示個人資料) 2008年3月2日下午3:16:42

Trovu numeron kiu enhavas kvin malsimilajn ciferojn, kies ordo inversiĝas kiam la numero kvarobliĝas. Do en simboloj ABCDE x 4 = EDCBA. A ne estas null, parenteze.
Ĉi tio enigmo ne estas ŝerco por infanoj. Temas nur pri lerteco, logiko kaj persisto!

StephaSport (顯示個人資料) 2008年3月2日下午6:08:42

Ĉu vi certas ke solucio ekzistas?

Mi trovis: 21678 * 4 = 86712

Tio ne ĝustas, sed estas la plej bona solvo kiun mi trovis... malgajo.gif

StephaSport (顯示個人資料) 2008年3月2日下午7:33:39

Mi divenis! lango.gif

21978 x 4 = 87912

Mi jam estis tre proksima!

Frankouche (顯示個人資料) 2008年3月2日下午7:44:41

StephaSport:Mi divenis! lango.gif

21978 x 4 = 87912

Mi jam estis tre proksima!
Kiel ci sukcesas?

david_t (顯示個人資料) 2008年3月2日下午7:55:24

Ho ve, mi estas dua...

21978 x 4 = 87912

StephaSport (顯示個人資料) 2008年3月2日下午8:04:15

Frankouche:
StephaSport:Mi divenis! lango.gif

21978 x 4 = 87912

Mi jam estis tre proksima!
Kiel ci sukcesas?
Mi ne scias kiel ekspliki... senkulpa.gif tio estas tro malfacila koncepto..
Helpis min kvar tasoj da kafo!

sergejm (顯示個人資料) 2008年3月2日下午8:43:38

StephaSport:
Frankouche:
StephaSport:Mi divenis! lango.gif

21978 x 4 = 87912

Mi jam estis tre proksima!
Kiel ci sukcesas?
Mi ne scias kiel ekspliki... senkulpa.gif tio estas tro malfacila koncepto..
Helpis min kvar tasoj da kafo!
ABCDE x 4 = EDCBA
A estas para, A ne estas 0 kaj A x 4 malpli aŭ = E malpli 10. Do A = 2.
E x 4 = ?A = ?2 kaj A x 4 = 8 malpli aŭ = E. Do E = 8.
Simile ni same ekscias ke B = 1 kaj D = 7.
Kaj fine nur 9 taŭgas por C.

Miland (顯示個人資料) 2008年3月2日下午10:23:18

Gratulon al ĉiuj kiuj trovis la solvon. La klarigo de sergejm devus helpi iuj ajn kiu ne komprenis la metodon. Esence, ni pripensu la limojn al kiuj la ciferoj devas konformi, komencante kun A kaj E.

回到上端