Al la enhavo

Bestoj

de nornen, 2016-marto-30

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2016-marto-30 16:28:57

Kiel nomiĝas tiu besto (hispane: iguana)?
Kiel nomiĝas tiu besto (hispane: garrobo)?
Kiel nomiĝas tiu besto (hispane: cutete)?

miamasinsektojn (Montri la profilon) 2016-marto-30 16:40:48

nornen:Kiel nomiĝas tiu besto (hispane: iguana)?
Kiel nomiĝas tiu besto (hispane: garrobo)?
Kiel nomiĝas tiu besto (hispane: cutete)?
Iguana: Igvano

Kirilo81 (Montri la profilon) 2016-marto-31 12:21:16

igvano - nigra igvano - bazilisko (la lastan mi trovis pro la bildo, la hispana vikipedio nomas ĝin basilisco)

Dolz (Montri la profilon) 2016-marto-31 18:28:38

miamasinsektojn:
nornen:Kiel nomiĝas tiu besto (hispane: iguana)?
Kiel nomiĝas tiu besto (hispane: garrobo)?
Kiel nomiĝas tiu besto (hispane: cutete)?
Iguana: Igvano
Garrobo ( Ctenosaura Similis) Ĉu ctenosauro esperante... ĉu garobo ?

Cutete, ankaŭ Turipache hispane : (Corytophanes cristatus...ktp) Ĉu koritofanoj..., oŭ kuteto, oŭ turipaĉo,,,

Kirilo81 (Montri la profilon) 2016-marto-31 18:49:41

Kaj kial oni inventu novajn terminojn, kvankam jam ekzistas trafaj, kiujn mi trovis (resp. konfirmis) ene de minutoj?

nornen (Montri la profilon) 2016-aprilo-02 07:36:38

Kirilo81:jam ekzistas trafaj
La nomo "nigra igvano" estas trioble maltrafa kaj trioble trompa, ĉar:
1) Garrobo ne estas igvano, nek el la genuso iguana. Ja estas ambaŭ el la sama familio iguanidae.
2) Ne ĉiu garrobo estas nigra.
3) Ne ĉiu nigra igvanedo estas garrobo.

Ankaŭ temas tio ĉi pri internacia egaleco kaj lingvista samrajteco.

Sendube, Zamenhof ne zorgis multe pri la amerika bestaro, ĉar ĝi ne estis proksima al li. Li kreis multe da nomoj por eŭropaj bestoj. Komparu:

Vi proponas nomi garrobo "nigra igvano", ĉar eŭropokule tiu besto similas la igvanon kaj foje estas nigra kaj ambaŭ apartenas al la sama familio.

Lingviste ĝuste kaj internacie samrajte ni do ne parolu pri koko (gallus gallus), meleagro (meleagris gallopavo), pavo (pavo cristatus), perdriko (perdix perdix), koturno (coturnix coturnix) kaj fazano (phasianus colchicus). Ili ĉiuj apartenas al la sama familio: phasianidae. Sekvante vian argumenton pri "nigra igvano", ni nomu ilin: doma fazano, dika fazano, bela fazano, alia fazano, fazaneto kaj fazano.

Ĉefe rigardante la nomojn meleagro, pavo kaj koturno, kiuj ĉiuj estas rekte prenitaj de la sciencaj nomoj de la bestoj, la proponoj de Dolz, nome ktenosaŭro kaj koritofano, ŝajnas ege pli Esperante tradiciaj kaj koheraj ol la viaj.

akueck (Montri la profilon) 2016-aprilo-02 11:14:31

nornen:
Kirilo81:jam ekzistas trafaj
La nomo "nigra igvano" estas trioble maltrafa kaj trioble trompa, ĉar:
1) Garrobo ne estas igvano, nek el la genuso iguana. Ja estas ambaŭ el la sama familio iguanidae.
2) Ne ĉiu garrobo estas nigra.
3) Ne ĉiu nigra igvanedo estas garrobo.
Se oni uzas la terminon "nigra igvano", por nomi la koncernan beston, tiam ne gravas, chu ghi vere estas nigra kaj/au igvano, char termino ne nepre egalas al difino. Tamen terminoj konsistantaj el apartaj adjektivo kaj substantivo*) kunportas la riskon de interkonfuzo: A) Chu temas pri bestospeco nome "nigra igvano", kies reprezentantoj cetere povas esti ankau ne nigraj? B) Au chu temas pri individua besto de speco "igvano", kiu ial estas nigra? En la germana estas la rimedo de kunmetado por malplekti: "Schwarzleguan" (= A) kontrau "schwarzer Leguan" (= B). Fari ion analogan en Esperanto ("nigr-igvano") riskas provoki riprochon je erara kunmetado.

Chu eble tial la propono "ktenosauro", cetere ankau internacia, estas tauga alternativo al "nigra igvano"? Kion vi opinias?

*) Jen cetere Fundamenta ekzemplo: "norda cervo", ankau nomata "boaco".

Kirilo81 (Montri la profilon) 2016-aprilo-04 09:45:18

Kiel @akueck trafe skribis, termino ne bezonas esti biologie ĝusta difino.
Tamen ja certe ne estas bona solva, se la termino estas erariga. Kontraŭ transpreno de la internacia latina termino neniu povus protesti, do se iu volas eviti la nebonan terminon nigra igvano, ĝi rajtas uzi ktenosaŭro, same kiel oni povas diri ekz. kantarelo anstataŭ ovofungo. Mi ne rekomendus terminon kiel garobo, kiu baziĝas nur sur la hispana.

Ke la detaleco de la prinatura terminologio lingva spegulas la materian kulturon ja estas klare, kaj tiu de Esperanto spegulas la eŭropan kulturon. Se la lingvo estiĝus el saliŝaj lingvoj ĉirkaŭ Vankuvero, ĝi havus kelkdek vortojn por salmo kaj nur unu por kokedoj.

Reen al la supro