Al la enhavo

Ĉu vi ne estas kontenta kun la kuntempa Esperanto?

de robbkvasnak, 2016-aprilo-11

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

robbkvasnak (Montri la profilon) 2016-aprilo-11 00:08:49

Se ne ni bezonas vian kunlaboron. Se vi kredas ke mankas esprimoj egalaj al tiuj de via lingvo, vi devas kreii ilin (laŭ la reguloj de la fundamento, nature) Se vi kredas ke mankas io ajn en Esperanto, sciu ke Zamenhof donis al ni tiun lingvon por pluevoluigi ĝin. Ne estas facila tasko, certe ne.
Sed se vi estas novulo en niaj rondoj, bv pripensi tion: Oni donis al ni certajn regulojn klarajn. Sed oni NE diris al ni kiel apliki ĉiujn regulojn al ĉiu aŭ ĉia defio. Tion Zamenhof kaj liaj samtempuloj lasis al ni, sia estonteco. Kabei foje veis ke la Esperantistoj devus lerni Espernaton. Li iel pravis.
Kiel en multaj artoj, la plej simplaj verkoj foje estas la plej malfacile fari. La fama franca ĉefkuiristo Beaucuse diris ke li bezonis lerni dum multaj jaroj por sukcese fari Saŭcon "Beŝamelo" (unu el la "patrinaj" saŭcoj de la franca kuirarto). Tiel statas kun Esperanto.
La defio NE estas krei novan lingvon alian sed ene de Esperanto nuna krei mastroverkojn. Jen la enigmo por vi! Antaŭ ol ĵeti la manojn en la aeron, provu traduki malgrandan tekston de via denaska lingvo Esperanten kaj atentu ĉu via traduko ankoraŭ "sonas" kiel la orignala verko kvankam en Esperanto? Se jes, certe vi jam partoprenis en la plia konstruo de nia komuna laboro kaj ni ĉiuj estos dankemaj al vi.

usonano78 (Montri la profilon) 2016-aprilo-11 02:44:50

Mi ne vere komprenas vian enketon, sed nuntempe mi estas tre feliĉa kun Esperanto. Ŝajnas ke mi skribas miajn tutajn pensaĵojn plibone ol per Anglalingvo. Mi finfine malkovras la fakton, ke io ajn mi skribus per mia denasklingvo estas sensenca. Miaj ideoj kaj observaĵoj ne havas efekton sur la mondo per Angla. La popolo, kiuj legus miajn vortojn, ofte ne konas la anglalingvon bone.

Reen al la supro