Al la enhavo

rabitaj pilkoj

de qtl, 2016-aprilo-26

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

qtl (Montri la profilon) 2016-aprilo-26 08:39:05

Karaj samlingvanoj!

Se troviĝus tia pilko-ludo, ke tiu kiu rabis pli da pilkoj de kontraŭulo laŭ ia regulo, gajnas la ludon.

Mia demando estas jene. Kiel oni esprimas simple pri rabitaj pilkoj en Esperanto.

1. pilkoj kiujn mi rabis. => miaj rabitaj pilkoj. (ĝusta?)
2. pilkoj kiuj estis rabitaj => rabitaj miaj pilkoj. (ĝusta?)

Mi volas scii kiel oni esprimas uzante la vorton 'mi' kaj 'rab' ankaŭ pasivon.

Antaŭdankon.

nornen (Montri la profilon) 2016-aprilo-26 13:28:47

En pasiva frazo, oni povas indiki la aganton per la prepozicio "de".

Mi rabis pilkojn. = Pilkoj estis rabitaj de mi.

Sekve:

pilkoj, kiujn mi rabis = pilkoj de mi rabitaj = pilkoj rabitaj de mi = 私が盗んだ玉
pilkoj, kiujn la kontraŭulo rabis = pilkoj de la kontraŭulo rabitaj = pilkoj rabitaj de la kontraŭulo = 相手が盗んだ玉

Mi timas, ke la frazo "miaj rabitaj pilkoj" estas dusenca: ĝi povas signifi "pilkoj, kiujn mi rabis" kaj samtempe "pilkoj, kiujn iu rabis al mi (for de mi)".

Ĉi tie en Gvatemalo ja ekzistas ludo, kies gajnanto estas tiu, kiu ŝtelas plej multe. La ludo nomiĝas "parlamento" kaj la ludantoj nomiĝas "deputitaj".

akueck (Montri la profilon) 2016-aprilo-26 15:03:15

qtl:

Mia demando estas jene. Kiel oni esprimas simple pri rabitaj pilkoj en Esperanto.

1. pilkoj kiujn mi rabis. => miaj rabitaj pilkoj. (ĝusta?)
2. pilkoj kiuj estis rabitaj => rabitaj miaj pilkoj. (ĝusta?)

Mi volas scii kiel oni esprimas uzante la vorton 'mi' kaj 'rab' ankaŭ pasivon.
Por akceli klarecon, oni povus vortigi

okaze de 1.: "pilkoj rabitaj fare de mi", vidu similan ekzemplon en PMEG, kaj
okaze de 2.: "pilkoj rabitaj disde mi", vidu similan ekzemplon en PMEG.

qtl (Montri la profilon) 2016-aprilo-27 04:02:39

Karaj amikoj nornen kaj akueck

Dankon pro viaj respondoj

Danke al viaj sugestoj, mi ekkomeprenis ke por ekzakta esprimo oni devas fari frazon kun prepozicio de genitivo aŭ ablativo, (kvankam tio, ke ne-kompleksa sed simpla prepozicio 'de' havas ambaŭajn sencojn de genitivo kaj ablativo, konfuzas min).

al nornen

Dankon pro via prezento de la ludo "parlamento". Mi nun ne povas imagi tion, sed ĝi esus interesa.

Kial mi demandis pri tiu ĉi temo. Mi ludas goon (antikva orienta tabulo-ludo, Go 碁 en la japana). En goo, unu el celoj estas forkapti pli multe da ŝton-pecoj de kontraŭulo. Lasttempe mi faris etan interretan goo-ludejon. Mi nun ankaŭ faradas vorto-liston de goo en Esperato. Ĉar mi ne estas lerta esperantisto, do mi devas penadi.

Jen estas mia vorto-listo ankoraŭ redaktata.
http://qitailang.small.jp/eo/gotermino/index.html

Nu, ĉu vi estas japano?

al akueck

Dankon pro via klara priskribo kaj prezento de referencindaj retpaĝoj.

nornen (Montri la profilon) 2016-aprilo-28 14:58:32

qtl:Dankon pro via prezento de la ludo "parlamento". Mi nun ne povas imagi tion, sed ĝi esus interesa.

Kial mi demandis pri tiu ĉi temo. Mi ludas goon (antikva orienta tabulo-ludo, Go 碁 en la japana). En goo, unu el celoj estas forkapti pli multe da ŝton-pecoj de kontraŭulo. Lasttempe mi faris etan interretan goo-ludejon. Mi nun ankaŭ faradas vorto-liston de goo en Esperato. Ĉar mi ne estas lerta esperantisto, do mi devas penadi.

Jen estas mia vorto-listo ankoraŭ redaktata.
http://qitailang.small.jp/eo/gotermino/index.html

Nu, ĉu vi estas japano?
La menciita ludo "parlamento" ne ekzistas; ĝi estis nur ŝerco , ĉar ĉi tie ĉiuj parlamentanoj estas ŝtelistoj. Mi estas Gvatemalano klopodanta, penanta kaj penadanta lerni la japanan.

qtl (Montri la profilon) 2016-aprilo-29 02:56:51

nornen:ĝi estis nur ŝerco , ĉar ĉi tie ĉiuj parlamentanoj estas ŝtelistoj.
Ha ha! Mi erare pensis ke tio estas ia metaforo. En ankaŭ japanujo, deputitoj" provas rabi pli multe da paper-pecoj ĉiamaniere! (^^)

Se tamas pri Gvatemalo kaj 'Goo' ankaŭ ŝtelisto okazis unu kruela afero antaŭ iom pli ol dek jaroj. Unu germana profesia goo-ludisto 'Hans Reinhard Pietsch', kiu apartenis al Japana Goo Asocio, veturis al Gvatemalo por disvastigi goon. Tiam li estis mortigita kaj ŝtelita monon fare de ŝtelisto. Okcidenta aŭ alilandana profesia goo-ludisto estas tro malmulte trovebala. Do pri tiu akcidento, oni tre bedaŭris kaj priploris.

nornen:Mi estas Gvatemalano klopodanta, penanta kaj penadanta lerni la japanan.
Mi povas supozi vian klopodadon lerni japanan lingvon. Mi povus doni ian helpon.

Reen al la supro