目次へ

Pragmata Unu-Ŝtata Solvo Por Israelo-Palestina Konflikto?

Polaris,2016年4月27日の

メッセージ: 8

言語: Esperanto

Polaris (プロフィールを表示) 2016年4月27日 20:40:52

Ĉu jam alvenis tempo agnoski ke ne eblas du-ŝtata solvo, ke la ne-Israelaj Palestinanoj neniam ĉesos sian klopodon detrui Israelon, kaj ke neniu amaso da koncedoj aŭ kompromisoj kontentigus ilin? Ĉu nuntempe estas evidente ke la sola opcio, kiu restas estas pragmata unu-ŝtata alternativo? Mi ne vidas neniun alian moderan eblecon.

usonano78 (プロフィールを表示) 2016年4月27日 21:32:38

Admin: kontraŭ-semitismo kaj aliaj formoj de rasismo estas malpermesitaj en la forumoj. Uzantoj kiuj ne povas obei tiujn regulojn riskas perdi sian konton.

Polaris (プロフィールを表示) 2016年7月8日 5:42:16

Kiam mi vidis ĉi tion, ĝi preskaŭ naŭzis mian stomakon. Konsiderante la ĉiean naturon de ĉi tiu sinteno inter tro multaj Palestinanoj, mi pensas ke la realeco de la situacio postulas ke ni diskutigu ĉi tiun aferon denove. Bedaŭrinde, ĉi tiu estas angla-lingva filmeto, sed eble iu, kiu ne scipovas kun la angla povos uzi la tradukan aplikaĵon de Google kaj legi la artikolon:

http://www.foxnews.com/world/2016/07/07/terrorist-...

Oni konstatu ke la raporto ne kritikas neniun pro esti Islamano--Fakte, araba Islama kuracisto operaciis ĉi tiun transvivantan virinon. Ĉi tio (laŭ mi) nur pritemas la Palestinan / Israelan konflikton, kaj ĝi montras refoje ke neniam povos realiĝi du-ŝtata solvo.

Kion vi pensas?

Miland (プロフィールを表示) 2016年7月8日 7:56:06

Miaopinie unu-ŝtata solvo ŝajnas bona - teorie. Tamen Israelo fondiĝis kiel lando precipe por judoj, kie ili povus vivi sekure. Pro tio, kaj aliaj kialoj (ekz. religia) miaopinie multaj Israelanoj ne akceptus tian solvon.

Grown (プロフィールを表示) 2016年7月8日 7:58:58

Admin:Admin: kontraŭ-semitismo kaj aliaj formoj de rasismo estas malpermesitaj en la forumoj. Uzantoj kiuj ne povas obei tiujn regulojn riskas perdi sian konton.
Ne ĉiu kritikado pri Israelo estas kontraŭ-semitisma. Kio okazas?

usonano78 (プロフィールを表示) 2016年7月8日 16:01:11

Israelo estas unu pli socia institucio. Feliĉe mi nek loĝas en Palestino nek Israelo, kaj ĉi tiu speco de eksterlandaj problemoj ne vere estas mia problemo. Mi ne volas engaĝi en la aferoj de fremdaj nacioj kiel Israelo, Sirio, Serbio, Libio, kaj ukrainio.

Kia insulto estas, ke mi devus esti engaĝado en tiuj aferoj el aliaj landoj? Ĉu vi pensas, ke mi estas tiel stulta? Kial vi ne demandas eskimoj helpu vin? Demandas helpon el la Filipinoj, Argentino, ktp...kial postulas, ke usono engaĝas?

vejktoro (プロフィールを表示) 2016年7月10日 6:52:46

La kreado de Israelo estis grandega eraro. Estos ne facila ripari. Ekzistas multe da kolero kaj malfido tie. Tamen, se ĝi estos unu stato kaj ĉiu homo povus vivi kie kaj kiel ŝli volas... nu, ni tiu scias ke utopio ĝi ne estos sed ebla antaŭ unu aŭ du generacioj la amareco malkreskus.

Ho ve! Solvaĵoj ne venas facile. Homoj ŝajnas esti pli komforta en eta grupoj kiu malamas la aliajn. Rigardu la nunajn problemojn en Usono inter la nigruloj kaj la blankuloj - la sklaveco finiĝis antaŭ jardekoj sed la problemoj daŭras.

Luib (プロフィールを表示) 2016年7月10日 9:27:14

Unuŝtata solvo bonus SED ankoraŭ estas utopio (do ne pragmata).

Oni povus imagi duĉambran parlamenton: unu ĉambro por la Judoj kaj unu por la Araboj, aŭ unu kio reprezentas la popolon laŭ proporcio kaj unu kun samnombraj reprezentantoj de Judoj kaj de Araboj. Leĝoj nur validus se ilin akceptus la du ĉambroj.

Eble eĉ du leĝaroj, unu valida nur por la Judoj (kio okazas se Judo mortigas Judon) kaj unu nur por la Araboj (kio okazas se Arabo mortigas Arabon). Nur pri aferoj inter la du etnoj (kio okazas se Judo mortigas Arabon aŭ se Arabo Judon) decidus la duĉambra parlamento priskribita ĉi-supre.

先頭にもどる