Al la enhavo

Anekdotoj pri Esperanto/esperantistoj

de auxro, 2016-majo-06

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

auxro (Montri la profilon) 2016-majo-06 08:02:34

Tiu ĉi fadeno estu ne por ŝercoj en Esperanto sed por ŝercoj PRI esperantistoj.

Alkanadi (Montri la profilon) 2016-majo-09 13:39:23

externalImage.png

Vinisus (Montri la profilon) 2016-majo-09 15:18:40

Ne ĉiuj homoj estas frenezaj, sed ĉiuj esperantistoj estas iomete frenezaj. ridulo.gif

maratonisto (Montri la profilon) 2016-junio-24 06:47:48

Vinisus:Ne ĉiuj homoj estas frenezaj, sed ĉiuj esperantistoj estas iomete frenezaj. ridulo.gif
Ĉu mi estas escepto?

Altebrilas (Montri la profilon) 2016-julio-21 22:15:33

Mi jam rakontis ĝin, sed estas por dikigi la fadenon.

Kio havas du okulojn kaj kvardek dentojn?
Krokodilo.
Kio havas du dentojn kaj kvardek okulojn?
Esperantista klubo.

Kompreneble, de post la tempo kiam mi aŭdis ĝin, la movado rejuniĝis...

Altebrilas (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-02 10:07:58

Kion faras Julio Cezaro en esperanta kongrso?
1. Veni (al la kongreso)
2. Vidi (la kongresurbon)
3. Vici (antaŭ la manĝejo)

Christa627 (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-03 05:49:42

Ŝtelite de la blogo de Philip Brewer (kies ŝercoj mi preskaŭ neniam komprenas, sed tiu ĉi estas escepto okulumo.gif):

Esperantisto eniras trinkejon, kaj diras al la kelnero, “Ĉu vi volas aŭdi Idisto-ŝercon?”

La kelnero montras flanke kaj diras, “Ĉu vi vidas tiun grandulon? Li estas Idisto.” Tiam li montras aliflanke kaj diras, “Kaj ĉu vi vidas tiun viron en la leda jako? Li ankaŭ estas Idisto.” Tiam li diras, “Kaj, fakte, mi mem estas Idisto. Do, konsideru: Ĉu vi vere volas diri tiun ŝercon?”

“Kompreneble ne!” diras la Esperantisto. “Ne se mi devus klarigi ĝin tri foje!”

novatago (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-09 09:05:00

Mi ankoraŭ ne legis la faman PIV ĉar mi volas unue legi la tri antaŭajn P.

Reen al la supro