Al la enhavo

ILUSTRITA E-PIV

de dbob, 2016-junio-09

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

dbob (Montri la profilon) 2016-junio-09 11:53:01

La E-PIV estas la enreta versio de la papera PIV (Plena Ilustrita Vortaro). Ĝi estas bonega Eo-Vortaro. Imagu, ke ĝi vere estus ilustrita per bildoj, same kiel la papera versio.

Ekzemple, kaj E-PIV kaj PIV difinas la vorton "biciklo" kiel "velocipedo kun du egalaj radoj". Bone, sed mi volas scii kiel oni nomas la multajn stangojn ĉe la radoj de la biciklo. Mi rapide simple dirus, ke tio estas la radstangoj. Sed se mi ne scias aŭ momente forgesas la vorton "stango", tio estos iom pli malfacila afero.

En la papera PIV, krom la difino de "biciklo", aperas bildo kiu montras la biciklon kaj la nomojn de ĝiaj partoj: postrado, postlumo, kotŝirmilo, pakaĵportilo, selo, framo, tintilo, stirilo, reflektoro, pneŭmatiko, radrondo, frontrado, spokoj, valvo, pedalo, ĉenkovrilo, aerpumpilo, kranko, forko, nabo, bremsomanilo, bremsoŝuo. Entute dudek du vortoj, kiuj ne aperas en la difino de biciklo de E-PIV.

Jen bildo:

externalImage.png

usonano78 (Montri la profilon) 2016-junio-09 19:54:55

Mi pensas aĉeti paperan version. Mi trovis ĉi tiun retvendejon. Do, estas la nova versio plibona ol la 1987 kopio?

dbob (Montri la profilon) 2016-junio-09 22:09:43

usonano78:estas la nova versio plibona ol la 1987 kopio?
Mi pensas ke jes.
Vikipedio:Nova Plena Ilustrita Vortaro 2005
Nova eldono, kun preseraroj korektitaj kaj detalaj modifoj, aperis en marto 2005 (PIV 2005).

dbob (Montri la profilon) 2016-junio-10 08:45:39

PAV - Plena Aŭdvida Vortaro de Esperanto

PAV signifus, ke kiam vi serĉos vorton, ne nur aperos skriba difino kun ekzemploj, sed ankaŭ ebligos al vi alklaki la vorton por aperigi videon kun voĉa kaj bilda klarigo. Oni do ne nur lernos la signifon, sed ankaŭ la elparolon, krom spekti detale, pri kio temas.

Ne plu estos "kiel diable mi prononcos tion?", aŭ "kiel aspektas monedo?". Oni simple alklakos la vorton kaj tuj spektos per voĉa video la signifon kaj aŭdos la ekzemplajn frazojn. PAV estos ne nur vortaro sed bonega lernilo per si mem.

Altebrilas (Montri la profilon) 2016-junio-10 10:29:12

Eble uzeblas ligiloj al senkopirajtaj bildoj...

Reen al la supro