Al la enhavo

Kiel estas pritraktata la "Briteliron" de viaj naciaj amaskomunikiloj?

de Meŝig, 2016-julio-04

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Meŝig (Montri la profilon) 2016-julio-04 17:15:10

Tie en Francujo ŝajnas al mi (sed ĉu estas ŝajno?), ke la amaskomunikiloj ne pritraktas neŭtrale la Briteliron. Pseŭdo-negativaj efektoj de tiu demokrata elekto estas konstante emfazigitaj, kaj surbaze de pli-malpli deformigitaj informoj, la britaj politikuloj, kiuj favoris la eliron estas nomitaj ekzemple "mensoguloj" aŭ "ĉarlatanoj".

Kiel estas pritraktata la "Briteliron" de viaj naciaj amaskomunikiloj?

vincas (Montri la profilon) 2016-julio-05 17:22:00

Malsaĝa decido. Neniu gajnas, ĉiuj nur malgajnas. Britojn enregis ne ekonomiaj argumentoj sed emocioj.

Reen al la supro