Vai all’indice

Ĉu Britio prokrastas forlasi EUn?

di vincas, 08 luglio 2016

Messaggi: 6

Lingua: Esperanto

vincas (Mostra il profilo) 08 luglio 2016 08:31:09

Mi pensas ke britaj politikistoj ne volas forlasi EUn. Ili prokrastas malfermi la 50 artikolon pri forlaso. Eble britaj politikistoj jam komprenis ke la forlaso kaŭzus ekonomiajn kaj politikajn problemojn.

Do, estas eblo ke Britio ne forlasos EUn [:

Miland (Mostra il profilo) 08 luglio 2016 09:04:16

Teorie, jes - sed eksiĝonta ĉefminstro Cameron, kiu starigis la baloton nun ne ignoros la rezulton.
Krome, estas leĝa debato, ĉu la ĉefministro rajtas alvoki artikolon 50 al la EU sen parlamenta aŭtoritato. Mi ne estas leĝisto, tamen miaopinie unu solvo povus esti nacia parlamenta elekto, kies kandidatoj deklarus, ĉu ili intencis aktualigi la rezulton. Tio ne malrespektus la rezulton.

Polaris (Mostra il profilo) 09 luglio 2016 19:28:42

Miland:Teorie, jes - sed eksiĝonta ĉefminstro Cameron, kiu starigis la baloton nun ne ignoros la rezulton.
Krome, estas leĝa debato, ĉu la ĉefministro rajtas alvoki artikolon 50 al la EU sen parlamenta aŭtoritato. Mi ne estas leĝisto, tamen miaopinie unu solvo povus esti nacia parlamenta elekto, kies kandidatoj deklarus, ĉu ili intencis aktualigi la rezulton. Tio ne malrespektus la rezulton.
Ĉi tio estas mia perspektivo kiam mi rigardas ĉi tiun situacion: Kiam mi estis infano, mi ofte ludis damojn. Por gajni la ludon, oni devas elpreni la ludapecojn (damojn) de sia kontraŭulo per transsalti ilin. Laŭ la oficialaj reguloj de tiu ludo, se oni eblas transsalti kontraŭulan damon, oni tuj devas. Nu, ne ĉiuj ludas per ĉi tiu regulo. Antaŭ ol ludi damojn, necesas, ke la ludantoj decidu ĉu ili observos tiun regulon, aŭ ne. Oni ne ŝanĝas la regulon meze de la ludo.

En Britio, la "reguloj" estis ke ĉi tiu afero estu decidita per baloto. La voĉdonantoj balotis, kaj la plimulto (pli ol duono) elektis eliri la EU-n. La reguloj ne diris "se ni ne gajnos, ni prokrastos la aferon ĝis ni havos parlamentan elekton, kaj la nova ĉefministo decidu". La voĉdonantoj jam balotis---kiamfoje ili devos ripeti sin?

Altebrilas (Mostra il profilo) 09 luglio 2016 20:03:07

Lastan vendredon, kiam en Marsejlo Francio superis Germanion per 2 goloj kontraŭ 0, Goldmann Sachs dungis Barroso-n, eksa prezidento de la Komisiono, por ĉiamaniere nuligi la efikojn de la Breksito. Sammaniere ke oni nuligis la voĉdonojn de la francoj kaj nederlandanoj al referendumo (por la dika EU konstitucio) per la traktato de Lisbono.

Futbolo estas utila rimedo por deflankigi la popolojn de la gravajn problemojn...

Miland (Mostra il profilo) 11 luglio 2016 07:55:20

Britio estas parlamenta demokratio. Pro tio, referendumo povas nur konsili la registaron. Pro tio la ĉefministro rajtas teorie ignori la rezulton. Miaopinie, tamen, pro lia promeso li ne faros tion. Sed anonci nacian elekton restas eblo, por nun.

tommjames (Mostra il profilo) 11 luglio 2016 09:20:49

Polaris:La reguloj ne diris "se ni ne gajnos, ni prokrastos la aferon ĝis ni havos parlamentan elekton, kaj la nova ĉefministo decidu"
Tamen manko de tia diro devigas nenion. Kiel diris Miland, la rezulto de la referendumo estas nur konsila afero, ne leĝe deviga. En la realo viaj tielnomataj "reguloj" ne ekzistas.

Fakte la sola firma afero pri tempoperiodoj estas la procedo elporti Artikolon 50, kaj tie kuŝas la vera risko. Sed estas risko de trorapidumo, ne prokrasto. Post la aktivigo ni havos garantie nur 2 jarojn por plene negocii la eliron (pli da tempo eblas, sed tio bezonas konsenton de ĉiuj EU-anoj) kaj estas laŭ mi nekontesteble ke necesas havi stabilan kaj efikan registaron por plej bone elporti tion. Des pli kiam oni komparas la grupegon de spertaj profesiaj negociistoj kiun havas la EU, al nia bandeto de nekompetentuloj.

Do laŭ mi estus tre malbona ideo rapide aktivigi Artikolon 50 antaŭ ol iom estingi la politikan tumulton nun okazantan en Britujo. Se ni atingus la finon de tiu 2-jara periodo, kaj ĉio ne estus kontentige ordigita, la EU povus elĵeti nin ĉu la UK estas preta aŭ ne. Bridi tiun riskon laŭ mi ne estas prokrasto, sed nur prudento.

Torna all’inizio