Al la enhavo

Paralela Universo — evento tra Nord-Ameriko je 2016-08-20

de MatEo416, 2016-julio-10

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

MatEo416 (Montri la profilon) 2016-julio-10 01:22:07

Kio estas Paralela Universo?

Paralela Universo estas granda malgranda evento. Tio estas, pluraj malgrandaj eventoj en diversaj lokoj, okazantaj la saman tagon, paralele!

Nuntempe, pro Interreto, estas facile babili Esperante per video aŭ per teksto, kun homoj el la tuta mondo. Tamen, estas nenio, kiu superas renkonti homojn persone, vizaĝ-al-vizaĝe. Do jen unua provo por nova speco de Esperanto-evento, kiu donos al vi tiun plezuron.

La celo de Paralela Universo estas, ke ĉiu Esperantisto, kiu interesiĝas, povos pasigi ĝoj-plenan tagon kun aliaj Esperantistoj, sen vojaĝi pli ol kvar horojn. Ni esperas, ke je la sama elektita dato, okazos en Nord-Ameriko pluraj lokaj kunvenoj; kaj ni havos elektronikan ligon inter la eventoj por kuraĝigi unuj la aliajn kaj konatiĝi kun la pli larĝa komunumo, sed la emfazo de la tago estos la lokaj kontaktoj.

Mapo de la jamplanataj eventoj troviĝas ĉi tie.

Kiel organizi vian propran eventon por Paralela Universo?

Afiŝu novan fadenon en la forumo: https://groups.google.com/forum/#!forum/paralela-u...

En la titolo, anoncu la urbon, kie via evento okazos.

Kiel aliĝi al jam planita evento?

Kontrolu la forumon, kaj elektu la eventon, kiu estas plej proksima al vi, aŭ tiu kiu plej interesas vin. Afiŝu en la fadeno por anonci vian planon ĉeesti, kaj helpu plani la detalojn de la evento per diskutado en la forumo. (Iuj el la eventoj ankaŭ havas Facebook- aŭ Meetup-eventojn, per kiuj oni povas aliĝi. Ligiloj al tiuj aperos en la diskutfadenoj.)

Sugestita horaro

Sabate

08:00–12:00: Vojaĝado laŭ neceso.

12:00-13:30: Tagmanĝo en loka restoracio.

13:30–18:30: Turisma ekskurso al loka vidindaĵo, aŭ grupa ludado, laŭ via volo.

18:30–20:00: Vespermanĝo en loka restoracio.

20:00–24:00: Vojaĝado hejmen.

Tio estas sugestita minimumo. Se vi vere pli ambicias, eblas okazigi pli longan eventon kun tranoktado k.t.p., sed la celo de Paralela Universo ne estas fariĝi granda kongreso!

kodkato (Montri la profilon) 2016-julio-26 23:03:40

Oj! Nenio ajn inter San-Francisko kaj KansUrbo?

iamcliff (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-12 00:36:58

Se iu ajn loĝas proksime al Atlanto, Georgio, bonvolu veni al nia renkontiĝo en la urbo Decatur. Mi faris filmeton pri la okazo. Jen ligilo: https://www.youtube.com/watch?v=qZk-BUdHFTw

La adreso de la tagmanĝa restoracio (kie komenciĝos la renkontiĝo) troviĝas en la priskribo de la filmeto.

Reen al la supro