Al la enhavo

Esperanto pagante

de Kenchio, 2016-julio-20

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Kenchio (Montri la profilon) 2016-julio-20 17:45:14

Saluton al cxiuj!!

Iu ofertis al mi instrui esperanton en akademio... sed mi ricevus monon kontraux. Norme, esperantaj kursoj estas senpagaj, cxu vi pensas ke iu volus pagi (ne multe) por lerni esperanton? Mi logxas en Hispanio. Cxu iu provis antaux?

erinja (Montri la profilon) 2016-julio-20 17:58:12

Estas iuj pagitaj Esperanto-kursoj sed ili ja ne estas tre oftaj. Mi ne scias.

Kenchio (Montri la profilon) 2016-julio-21 11:41:59

Fine, la akademiestrino decidis tion: 1 horo per semajno, kaj 15 euxroj monate (16.5 USD). Kion vi pensas pri tio cxi?

erinja (Montri la profilon) 2016-julio-21 12:19:22

Tio estas tre malmulte da mono. Kutime instruisto laboras dum pluraj horoj por pretigi la planon kaj materialojn por unu horo en kurso.

Vestitor (Montri la profilon) 2016-julio-22 10:12:42

Laŭ mi 15 eŭroj semajne devus esti la minimumo. 15 eŭroj monate estas nur €3.75 por unu horo!

Reen al la supro