Al la enhavo

Ĉu estas normala se, kiam via kato miaŭas al vi, poste vi miaŭas al ĝi returne?

de builderofthecake, 2016-aŭgusto-08

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

builderofthecake (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-08 00:02:19

Kelkaj homoj diras, ke ili faras ĉi tion, inkluzive de mi, sed mi neniam spektis iun, kiu faris ĝin. Ĉu ŝatas vi miaŭi al viaj katoj, aŭ vi kredas, ke tio estas tiom slulta ĉar ni ne parolas la katan? lango.gif Diru viajn pripensojn :3

Adlez27 (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-08 01:47:01

Mi ne havas mian propran katon, sed se mi vidas unu, mi iam miaŭas al ĝi

Christa627 (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-08 06:08:24

Amiko mia kutimas miaŭi al sia kato. Mia 11-jara frato miaŭas al niaj katoj. Mi preferas paroli Esperanton al ili, aŭ iufoje Loĵbanon. Ili ŝajne ne komprenas ĉiuokaze, ili nur volas manĝaĵon. Plejofte tiun manĝaĵon, kiun tiumomente manĝas ni...

vincas (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-08 08:38:58

Jes

Vestitor (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-08 13:48:03

Estas normala imiti. Jen eksperimento: kiam vi salutas homojn, provu uzi malsaman saluton ĉiufoje. Vi tre ofte vidos ke la alia persono uzas la saman saluton kiel vi.

demigod1945 (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-12 18:10:33

Mia amikino havas unu katon, kaj ŝi al ĝi ĉiam miaŭas. Ĉiam. Ŝi estas tre stranga, laŭ mi.

matiac (Montri la profilon) 2016-oktobro-14 21:23:55

Nu mia duonpatro kvankam li havas pli ol knardek kvin jarojn jam blekas je bovoj kaj ĉevaloj kiam li preter venturilas.
Do vi ne estas tro stranga.

Grown (Montri la profilon) 2016-oktobro-18 13:06:45

Sinjoroj demigod1945 kaj vincas, bonvolu obei la regulojn je Lernu kaj tial ŝanĝi viajn bildojn. Mi ne scias sufiĉon pri pafiloj, por ke, mi scias kiu fusilo ĝi estas, sed tio apektas kiel almenaŭ 7.62x51 NATO-a fusilo, eble eĉ Barrett M82 fusilego por 12.7x99 NATO. Ankaŭ, tio alia bildo estas pri la fino de kanono de tanko. Sen rezervo pri kion vi bezonas aŭ ne bezonas en fizika realo, vi ne bezonos armilojn en Lernu. Eĉ se vi bezonas armilojn en Lernu, do viaj armiloj estas troega kaj vi bezonus malpligrandojn, kiel nura kuireja tranĉilo aŭ .22 LR fusileto. Eble vi ŝanĝu vian nomon por ke, via nomo iĝos malpli hardita ol kio enhavas la vorton, "demigod".

Pli aferkoncerne, mi ne scias nek zorgas ĉu estas normale kiam neniu ksenofoboj estas tie. Miaŭo al kato returne estas sendangerosa maroto.

pikolas (Montri la profilon) 2016-oktobro-20 14:24:21

Mi miaŭas al ŝi por montri kiel ĝeniga estas ŝia miaŭado lango.gif

Mi pensas, ke ŝi ne komprenas.

Reen al la supro