Al la enhavo

Ĉu iu ajn eknotis malaperon de Esperantaj blogantoj?

de sunnik, 2016-aŭgusto-10

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

sunnik (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-10 09:14:44

Kiam mi eklernis Esperanton en 2005, blogado estis sur altiĝo. Ĉiu estis komencanta blogon. Ejoj samkiel Blogger.com kaj WordPress.com akiris sufiĉe grandecon tiutempe. Esperanto ankaŭ akiris altiĝon ĉar uloj estis kreanta blogojn en Esperanto, lernante verki Esperante. Ili afiŝis ĉiutage kaj komunumo ŝajnis kreski pli proksimiĝe.

Popularaj blogoj kreis “blogajn listojn” por aliaj Esperantistoj trovi novajn blogojn kaj homojn. Unu kialo estas ĉar Google malfacile filtris blogojn dediĉitajn al Esperanto. Mia blogo estis populara tiutempe kaj mi kreis grandan liston de blogoj kiuj estis aktiva.

Situacio malsamas. Mi iris tra mia malnova listo, kaj ankaŭ de aliuloj. Mi vidas ke plimulto de blogoj estis ne ĝisdatigita dum multaj jaroj. Mi sole trovis paron kiuj estis eĉ ĝisdatigita ĉi tiu jaro. Mi estis kulpa ankaŭ. Mia malnova blogo estis laste ĝisdatigita je 2012.

3 Demandoj estas:

Kial plimulto de Esperantaj blogantoj haltis?
Ĉu Esperantistoj kabeis?
Ĉu Esperanta komunumo malkreskas?

Vestitor (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-10 10:23:59

Du vortoj: sociaj amaskomunikiloj. Ĝi superis blogojn por plej multaj personoj. Ĝi estas ne nur Esperanton blogs kiu suferis. Dum la periodo de ĉirkaŭ 2002 ĝis 2005 ĉiuj kiuj volis interreto-ĉeesto, ŝajnis esti membro de forumo aŭ havis blogo (aŭ pagaro uzanta Geocities). Mi konjektus ke pli ol duono de la blogoj en la angla ankaŭ estas neaktiva; certe la plejparto de la blogoj antaŭ 2010.

Eble tiuj samaj homoj nun estas pli aktiva ĉe Facebook ktp? Kelkaj de la Esperantistoj kiuj estis adoleskantoj en 2005 eble ne havas tiel tempon kiel antaŭ 11 jaroj?

novatago (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-10 22:40:22

Jes, certe parte kulpas Feisbuko kaj similaj retejoj. Ankaŭ ne estas tiel facile skribi dum jaroj blogon. Iam ĉiu volis havi blogon sed la plejmulto rimarkis ke voli havi blogon ne samas al havi ion “rakontindan”, volon kaj tempon por havi blogon, fakte la plejmulto de la blogoj, lingvo ne gravas, nur havas unu blogaĵon, se bonŝance maksimume tri. Krom tio, afero estas havi blogon por praktiki kaj alia afero estas vere voli havi blogon sen alia kialo.

Ĝis, Novatago.

noelekim (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-11 03:04:07

Mi ne scias pri la plimulto de blogoj, sed en la dekstra kolumno de Legosalono ŝajnas esti abundo da lastatempaj blogoj pri ĉiaj temoj.

Vestitor (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-11 10:50:07

That's a great link noelekim. Lots of good reading matter there.

Reen al la supro