Mesaĝoj: 15
Lingvo: Esperanto
Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-marto-18 20:47:25
Tio signifas, ekzemple, ke mi celis trinki teon, sed malsukcesis.
Mi trinkis kafon anstataŭ teo.
Teo celis trinki la kafon. Malsukcesis. Mi estis pli rapida.
horsto (Montri la profilon) 2008-marto-19 16:56:16
Terurĉjo:Mi trinkis kafon anstataŭ teon.Vi pravas,
Tio signifas, ekzemple, ke mi celis trinki teon, sed malsukcesis.
Mi trinkis kafon anstataŭ teo.
Teo celis trinki la kafon. Malsukcesis. Mi estis pli rapida.
Mi trinkis kafon anstataŭ teon.
estas pli komprenebla ol
Mi trinkis kafon anstataŭ teo.
Sed laŭ la fundamento ja ne estas permesita uzi la akuzativon malantaŭ prepozicio.
Vi citis Zamenhof, li diris ke ne temas pri prepozicio, sed pri mallongigo. Mi legis klarigon en libro kiu konfuzigis min:
Mi trinkis kafon anstataŭ teon.
estas mallongigo de:
Mi trinkis kafon anstataŭ trinki teon.
Nun 'anstataŭ' ne plu estas prepozicio, sed konjunkcio. Tial en la frazo:
Mi trinkis kafon anstataŭ teon.
ne staras prepozicio antaŭ akuzativo, sed konjunkcio antaŭ akuzativo. Mirige!
Ĉu nun la fundamento ne estas tuŝita?
黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2008-marto-20 13:11:52
horsto: Mi legis klarigon en libro kiu konfuzigis min:Oni iam uzas prepozicion kiel konjunkcion tiam, kiam la vorto posta estas infinitivo. Oni kutime diras "Mi manĝas multe por dikiĝi." Fakte oni ankaŭ uzas "por" kiel konjunkcion tie.
Mi trinkis kafon anstataŭ teon.
estas mallongigo de:
Mi trinkis kafon anstataŭ trinki teon.
Nun 'anstataŭ' ne plu estas prepozicio, sed konjunkcio. Tial en la frazo:
Mi trinkis kafon anstataŭ teon.
ne staras prepozicio antaŭ akuzativo, sed konjunkcio antaŭ akuzativo.
sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-21 06:02:20
黄鸡蛋:Ne prepozicio estas uzita kiel konjunkcio,
Oni iam uzas prepozicion kiel konjunkcion tiam, kiam la vorto posta estas infinitivo. Oni kutime diras "Mi manĝas multe por dikiĝi." Fakte oni ankaŭ uzas "por" kiel konjunkcion tie.
sed infinitivo (i-vorto) estas uzita kiel substantivo (o-vorto)
Sxak (Montri la profilon) 2008-marto-23 06:46:31
sergejm:Post "anstataŭ" oni ne uzas akuzativon (?)Oni UZAS akuzativon post anstataŭ, krom kaj po, sed ĝia uzo ĉi tie estas fakultativa.
ANstataŭ kaj krom fakte estas konjunkcioj kaj eĉ Z uzis akuzativon post anstataŭ (legu la fabeloj de Andersen, "Dek du per poŝto", unu el la unuaj alineoj "li havis kataron teruran kataron .... anstataŭ tukon")