Al la enhavo

Logika Enigmo: Forgesemulo

de Miland, 2008-aprilo-13

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-13 12:34:52

Iu petis al maljuna Bilĉjo sian telefonan numeron. 'Nu,' li respondis, gratante la grizan kapon, 'Ĉu ĝi estus
6257? Aŭ 0265? Eble 0735? Ne, ne tio, ĉu 1911? Aŭ 2004? Ve, ĉu ĝi povus esti 5839?
Diable, mi forgesis!'
Sed la nepo de Bilĉjo, Vasilĉjo, diris ridete, ke ĉiuj de la menciita numeroj havas precize unu ciferon de la telefon-numero en ĝia ĝusta pozicio.
Kio estas la telefon-numero de Bilĉjo?

sergejm (Montri la profilon) 2008-aprilo-13 14:21:58

Mi trovis du respondojn: 1234 kaj 2231.

Ni ludis "Bovoj-Bovinoj". Du ludantoj enigmas po unu kvarciferan numeron. Ili laŭvice nomas aliajn kvarciferajn numerojn. La alia respondas kiom da bovoj kaj bovinoj havas la nomita numero.
Cifero de nomita numero, kiu estas en enigmita numero en la ĝusta pozicio estas bovo, en neĝusta pozicio estas bovino.
Venkos tiu, kiu unua ricevos respondon kvar bovoj.
Se la respondo en tiu ludo al ĉiuj menciitaj nombroj estas unu bovo, nul bovinoj (al mi ne klaras pri bovinoj), do la respondo estas nur 1234.

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-13 15:03:28

sergejm:Mi trovis du respondojn: 1234 kaj 2231.

Ni ludis "Bovoj-Bovinoj"...
Gratulon! Vi pravas. Efektive mi forgesis mencii ke la ciferoj estis malsimilaj, por havigi unikan solvon. Laŭ la kondiĉoj, 2231 ankaŭ estas ĝusta, do vi indas je krompoento!

La bovludo aspektas simila al la Brita tabul-ludilo Master Mind.
Jen retpaĝo:
http://en.wikipedia.org/wiki/Mastermind_(board_gam...

Reen al la supro