Al la enhavo

Logika enigmo: Iel iel kabei?

de Miland, 2008-aprilo-15

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-15 20:03:55

'Iel lasi ĉi tion?' demandis la laca studento. Li parolis pri la studsesio, sed la instruisto miskomprenis. 'Lasi la movadon?!' respondis la instruisto, nekredeme. 'Estus kabei!' 'Sed iel, iel..' komencis la studento. 'Ha jes!' manfrapis la instruisto. 'IEL oble IEL, tio estas la kvadrato de IEL, estas KABEI. Ĉiu litero signifas malsaman ciferon!'
Do, kion volis diri la aliamonda instruisto? Kiuj numeroj estas IEL kaj KABEI?

Filu (Montri la profilon) 2008-aprilo-15 21:37:04

169^2 = 28561

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-15 22:56:26

Gratulon! Vi pravas.

Filu (Montri la profilon) 2008-aprilo-15 23:21:54

Ial mi tamen ne deziras kabei rideto.gif

sal.gif

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-16 08:18:46

Filu:Ial mi tamen ne deziras kabei rideto.gif

sal.gif
Tre bone, do, kiel ne-kabeonto, vi povas provi la sekvantan enigmon! rideto.gif

Reen al la supro