Al la enhavo

Koloroj de la vezikoj en la forumo

de Azulreal, 2016-septembro-10

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Azulreal (Montri la profilon) 2016-septembro-10 11:22:22

Saluton al ĉiuj!

Mi ĵus revenis viziti la paĝaron post multaj jaroj kaj ĝi multege ŝanĝiĝis, ja ĝia aspekto tute novas. Ĝi aspektas multe pli moderne nun kaj tial pli alloge, sed mi devas konfesi, ke mi ankoraŭ sopiras la antikvan (ŝajne mi maljuniĝas!).

Nu, mia demandeto estas la jena: kion signifas la koloroj de la vezikoj apud la mesaĝo-titoloj en la forumo? Jen unu estas ruĝa, jen alia estas nigra, sed mi ne ekvidas kion tio indikas.

Dankon ridulo.gif

novatago (Montri la profilon) 2016-septembro-10 12:55:18

Tiuj koloroj montras ĉu estas afiŝoj nelegitaj de vi. La ruĝa (ĉu rozkolora?) estas por sciigi pri nelegitaj mesaĝoj, la griza estas por sciigi tion, ke ne estas mesaĝoj ne legitaj.

Ne dankinde.

Ĝis, Novatago.

Azulreal (Montri la profilon) 2016-septembro-10 14:34:27

Ha, ĉu? Mi ne ekpensis pri tio!

Parenteze, ĉu rozkolora? Mi estas terura rekonante kolorojn...

novatago (Montri la profilon) 2016-septembro-10 17:06:35

Azulreal:Parenteze, ĉu rozkolora? Mi estas terura rekonante kolorojn...
Mi ankaŭ, tamen mi certas ke ĝi ne estas ruĝa , sed mi ne certas ĉu ĝi estas rozkolora aŭ salmokolora. Tiaj nuancoj estas for de mia kapablo rekoni kolorojn.

Ĝis, Novatago.

Azulreal (Montri la profilon) 2016-septembro-10 18:31:20

Jes, vi tute pravas. Mi pensas, ke ĝi estas fakte salmokolora, kion mi perceptas kiel hele ruĝecan oranĝkoloron. Tial mi nomis ĝin ruĝa ridego.gif

Reen al la supro